neniammilitointerni.over-blog.com/brazilo-vasta-protest-movado-kontra%C5%AD-vivkosta-plii%C4%9Do

Dekoj da miloj da brazilanoj manifestaciis, ĉi-lundon 17an de junio 2013, en san-Paŭlo kaj en plejparte de la grandaj urboj en la lando.

Ili protestis kontraŭ prezaltiĝo de la publikaj transportoj kaj kosto de la Futbala Mondopokalo 2014, dum disvolviĝas nun la konfederacia Pokalo, vera ĝenerala trejnado unu jaro antaŭ la Mondpokalo.

En Braziljo, kie troviĝas la prezidenta palaco, la koleraj manifestaciantoj eĉ invadis la Parlamenton.

Pli ol 100.000 personoj defiladis en la avenuo Rio-Branco, en Rio-de-Ĵanejro, en la financaj kvartaloj. Paca manifestacio degeneris komence de vespero, kiam la protestantoj provis invadi la regionan Parlamenton.

La alfrontiĝoj kun la policistoj kaŭzis multajn vunditojn, kun kaosaj scenoj en la centro de Rio.

La protest-movado jam komencis antaŭ pli ol unu semajno en San-Paŭlo, la ekonomia ĉefurbo de la lando, sekve al plikostiĝo je 7% de la publikaj transportoj.

neniammilitointerni.over-blog.com/brazilo-perfortaj-manifestacioj-kontra%C5%AD-plikosti%C4%9Do-de-transportoj

De nun, la tuta lando manifestacias. Lundon vespere, centoj da miloj da personoj en la tuta Brazilo surstratiĝis : en Porto-Alegro, Belo Horizonte, Maceió, Fortalezo, Salvador kaj eĉ Belém en Amazonio, kie pli ol 10.000 personoj surstratiĝis por manifestacii.
Streĉiĝo dum Pokalo de Federacioj

En San-Paŭlo, paca manifestacio kolektis pli ol 65.000 manifestaciantojn sen kolizioj kun la polico dum pasintsemajne alfrontiĝoj lasis multege da vunditoj sur la trotuaro.

Tiaj manifestacioj ne okazis en Brazilo de tre longtempe kaj la aŭtoritatoj estas aparte maltrankvilaj, ĉar en tiu momento, okazas la Pokalo de la konfederacioj.

Eventoj des pli zorgodonaj ke en Braziljo, kie troviĝas la prezidenta palaco, la manifestaciantoj invadis la Parlamenton, hieraŭ vespere. Kaj homoj eĉ grimpis sur ties tegmento.

La registaro devis do esprimiĝi. Ĉar, dum la 15 venontaj tagoj okazos la Pokalo de la konfederacioj kiu estos ia testo por la aŭtoritatoj, unu jaro antaŭ la futbala Mondpokalo.

La ministro pri sportoj do avertis la protestantojn :

« Ni ne permesos ke manifestacioj malordigas la eventojn kiujn ni promesis realigi », seke deklaris la ministro Aldo Rebelo. En la sociaj retejoj, nova alvoko al manifestacio jam cirkulas por ĉi-mardon 18an de junio.

La protestado ŝajne nur komencas.

http://www.rfi.fr/ameriques/20130618-vaste-mouvement-protestation-bresil