neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-pli-ol-12.000-personoj-manifestacias-kontra%C5%AD-haltigo-de-la-televido-ert

Pli ol 12.000 personoj manifestaciis en Grekio ĵaŭdon je tagmezo, laŭ la polico, kadre de ĝenerala striko kontraŭ haltigo fare de la registaro de la privata radiotelevido Ellinikí Radiofonía Tileórasi (ERT), kiu kaŭzis ŝokon en la publika opinio, estigante reagojn eksterlande.

En Ateno, preskaŭ 10.000 personoj respondis la alvokon de kolektivo de privataj kaj publikaj sindikatoj, GSEE et Adedy, antaŭ la sidejo de ERT ĉe Aghia Paraskevi, en la suda antaŭurbo de Ateno por denunci la rigorecajn politikojn kiuj tuŝas la publikan servon.

En Tesaloniko, dua greka urbo en la Nordo, 2.000 personoj manifestaciis antaŭ la sidejo de la televidĉeno ET3, unu el la kvin ĉenoj apartenantaj al la aŭdvida grupo ERT, laŭ loka polica informfontoj.

Laŭ la organizantoj, le nombro de manifestaciantoj estis dufoje pli granda, kaj taksita je 20.000 personoj tra la lando.

En la kontrolejo de ERT-Ateno, okupata de ĵurnalistoj kiuj klopodis elsendi pere de la retejo de la organismo, Efi Zerva, ĉefredakoro, ĝojis pri « la subteno de miloj da homoj kiuj venis postuli refunkciadon de ERT ».

« Ni aperis ĉe frontpaĝo de la internacia gazetaro », ĝojis S-ino Zerva substrekante la subtenon ricevitan de multaj ĵurnalistaj asocioj, Eŭropa Unio de Radio kaj Televido (EUR), franc-germana televido Arte kaj belga televido.

La ĉefa flagrubando deplojita antaŭ la granda historia konstruaĵo de ERT, kie por la tria sinsekva tago, miloj da civitanoj alfulas por subteni la 2.700 dungitojn de la organismo minacataj je eksigoj, alvokis la civitanojn « ne resti sen reago » ĉar « ili ĉion forvendas »

http://www.lepoint.fr/monde/grece-plus-de-12-000-personnes-manifestent-contre-la-fermeture-d-ert-13-06-2013-1680464_24.php