neniammilitointerni.over-blog.com/unui%C4%9Dinta-re%C4%9Dlando-kontra%C5%AD-g8a-manifestacio-57-arestadoj-en-londono

La brita polico perforte intervenis mardon en Londono en du konstruaĵoj okupataj de
kontraŭkapitalistoj, kaj arestis 57 personojn kiuj protestis kontraŭ la venonta pintkunveno G8 antaŭvidita en Nord-Irlando.

Ĉirkaŭ 150 manifestaciantoj ankaŭ defiladis en la ĉefurbo kadre de « kontraŭkapitalisma karnavalo » organizita de la grupo « Stop G8 ».

Ili estis haltigitaj de la polico proksime de luksa magazeno Fortnum&Mason, kiu estis damaĝita en 2011 dum manifestacioj kontraŭ buĝetaj tranĉoj. La kolektiĝo okazigis kelkajn interpuŝiĝojn inter manifestaciantoj kaj policistoj.

Scotland Yard deplojis ĉirkaŭ 1.200 policistojn mardon en la brita ĉefurbo okaze de tiu unua tago de kontraŭ-G8a manifestacioj.

La estroj de la ok plej industriaj landoj, inter kiuj la usona prezidento Barak Obama kaj la rusa Vladimir Putin, devas kunsidi la 17an kaj 18an de junio ĉe Lough Erne en Nord-Irlando.

Videoj :

http://www.youtube.com/watch?v=L1ir_7vgdKg&feature=player_embedded

http://www.youtube.com/watch?v=lU9UBzxqbWg&feature=player_embedded

http://www.bfmtv.com/international/londres-une-cinquantaine-dopposants-g8-arretes-535792.html