neniammilitointerni.over-blog.com/bosnio-%C2%AB-la-revolucio-de-la-beboj-%C2%BB-invadas-la-centron-de-sarajevo

En la 11a de junio, pli ol 10.000 personoj kolektiĝis en la centro de Sarajevo por postuli reenkondukon de la nacia identec-numero por la novnaskitoj. La « revolucio de la beboj » reprezentas ondon de senprecedenca protestado kontraŭ koruptado kaj senefiko de la bosnia politika klaso.

Pli ol 10.000 personoj kolektiĝis en la centro de Sarajevo, antaŭ la bosnia parlamento. La protest-movado komencis pasintsemanje por postuli reenkondukon de la nacia identec-numero por la novnaskitoj.

Ekde tiam, la protestado alprenis politikan aspekton tute novan en Bosnio kaj Hercegovino. La manifestacioj denuncas nun la ĝeneralan senzorgecon de la reganta politika klaso, tiom en Federacio kiom en Republika Sprska. Delegacioj da kultivistoj kaj salajruloj de pluraj entreprenoj kiuj ne ricevis salajrojn kunigis la movadon.

La centro de Sarajevo estis tute blokata, la taksiistoj de la ĉefurbo blokis la ĉefajn stratojn. La parolantoj sin sekvis de tagmeze antaŭ la homamaso. La prezidanto de la komitato Helsinki por la personaj rajtoj, Srdjan Dizdarević deklaris, parolante pri la manifestaciantoj : « Ili estas civitanoj kiuj ne plu timas, civitanoj kiuj luktas kunkune por siaj fundamentaj rajtoj sen nacia kromsignifo ».

Antaŭ la Parlamento, la homamaso kantas kaj dancas laŭ kanzonoj de la grupo Dubioza Kolektiv kaj rekantas malnovan kontraŭfaŝisman kanzonon hispanan.

Busoj de Zenica, de Banjaluko de Mostar et de Tuzla estis plu atenditaj en posttagmezo. En Republika Sprska, la civitanoj estis kunigitaj antaŭ la Parlamento de la ento en Banja Lukla, sub la slogano « ni volas elekti nian estontecon ».

http://balkans.courriers.info/article22697.html