neniammilitointerni.over-blog.com/al%C4%9Derio-mil-laboristoj-komencas-8an-tagon-de-malsatstriko

La nacia sendependa sindikato de la publikadministracia dungitaro en Alĝerio firme denuncis la « malhumanajn praktikojn » de la multnaciaj firmaoj pri manĝaĵ-liverado en Hassi R'Mel sude de Alĝerio kaj « kondamnis la komplicecon de la alĝeria registaro » pri la situacio de pli ol mil laboristoj kiuj komencas 8an tagon da malsatstriko en tri societoj de manĝaĵ-liverado en la petrola grupo Sonatrach.

En komunikaĵo, kies kopio estis komunikita al Maghreb Arabe Presse (MAP), la sindikato notas ke pli ol mil laboristoj komencas 8an tagon de malstastriko por postuli « aplikadon de ministeria dekreto pri salajro kaj denunci la novan formon de sklaveco uzita de sub-traktantoj. Tiuj-ĉi repagas al la laboristoj nur 20% el tio, kion pagas Sonatrach en plena malrespekto de la dekreto, precizigante ke ĉiuj multnaciaj firmaoj de manĝaĵ-liverado en la laborejo Sonatrach devas pagi 80% el tio, kion ĝi ricevas ».

La ekspluatejo de Sonatrach sude de Alĝerio « estas rezervata domajno de la multnaciaj firmaoj kuraĝigitaj de la ŝtatpotencoj kiuj pluigas maltrankviligan opakecon pri la ekscesoj, la malobservadoj de la leĝoj kaj malpermesas sindikatan aktivecon al dekoj da miloj da laboristoj en foresto de ajna kontrolo pri la respekto de la leĝoj en Sud-Alĝerio », bedaŭras la sendependa sindikato.

« Pro la gravevo de tiu situacio, la sindikato plendos ĉe la Internacia Buroo de la Laboro », asertas la komunikaĵo.

http://www.lemag.ma/Sud-Algerien-Un-millier-de-travailleurs-rentrent-en-greve-de-la-faim_a72048.html