neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-la-pintkunveno-de-la-popoloj-lan%C4%89as-e%C5%ADropan-mobilizadon

Tri mil eŭropaj aktivistoj kaj pli ol 180 asociaj, sindikataj, indignulaj, studentaj, senkontraktulaj, feministaj, ekologiistaj movadoj venintaj el tuta Eŭropo renkontiĝis en "Alter-Pintkunveno" de Ateno de la 7a ĝis la 9a de junio.

Pli ol dekduo da asembleoj estis organizitaj pri temoj kiel luktoj kontraŭ ekstremdekstro, loĝejo, financa reguligado aŭ komunaj havaĵoj. Ili ebligis diskuti pri konstruado de rezistoj kaj eŭropaj alternativoj kontraŭ rigoreco.

La celo : decidi pri iniciativoj kaj strategioj sur bazo de la Manifesto de la popoloj, kolektive ellaborita ene de la reto "Alter-Pintkunveno", kaj kiu kolektas fortajn depostulojn por alia demokrata, sociala, ekologiista kaj feminisma Eŭropo.

La manifesto estis publikigita okaze de la plena asembleo de vendredo 7a de junio dum kiu intervenis multaj reprezentantoj de eŭropaj movadoj kun interalie Aurélie Trouvé de Attac aŭ Alexis Tsipras de Syriza, kaj reprezentantoj de sociaj movadoj kaj sindikatoj de Portugalio, Hispanio, Grekio, Hungario, Norvegio, Germanio, Francio sed ankaŭ Turkio, Tunizio kaj Ekvadoro…

La "Alter-Pintkunveno" finiĝis en la stratoj de Ateno, per granda eŭropa manifestacio de solidareco kun ĉiuj rezistoj kontraŭ rigoreco.

Inter la sekvaĵoj antaŭviditaj por tiu mobilizado estis elvokita eŭropa mobilizado okaze de la Buĝeta jarduono (submeto al la Eŭropa komisiono de la naciaj buĝetoj en oktobro 2013) kaj de la inaŭguro de nova konstruaĵo de la Eŭropa centra banko kun la germanaj sociaj movadoj dum 2014.

http://www.reporterre.net/spip.php?article4377