neniammilitointerni.over-blog.com/la-observado-de-homaj-rajtoj-hrw-proponas-malkriminaligon-de-drogkonsumado

Unu el la proponoj de Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) estas leĝigo de mariĥuano, kiel en la Usonaj Ŝtatoj Kolorado kaj Vaŝintono.
Marĝene de la jara asembleo de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) kiu okazis en Gvatemalo de la 4a ĝis la 6a de junio, Human Rights Watch (HRW) proponis malkriminaligon de la konsumado de ĉiuj drogoj.
HRW opinias ke la punsankcioj kontraŭ uzado de narkotaĵoj konstituas « atenton al fundamentaj homaj rajtoj ».
Laŭ la organizaĵo pri homaj rajtoj, « punoj al malliberejo por konsumado aŭ posedo de drogoj destinataj al persona uzado reprezentas limigon de aŭtonomeco kaj rajto al la privata individua vivo ».

Leĝigo de Mariĥuano

La NRO opinias ke dependeco estas problemo de publika sano. HRW do kritikas kriminaligon de narkotaĵ-uzado kaj proponas altenativojn sur kampo de medicina traktado kaj sociala asistado. La kriminaligo de la konsumado estas en kontraŭdiro kun la rajto al sano, ĉar la timo de punaj sankcioj malspervadas la dependantajn personojn serĉi helpon por saniĝi.

Krome, « la milito kontraŭ la drogoj malfeliĉe efikis en la Amerikoj, amasbuĉoj plenumitaj fare de organizaĵoj de senkompataj narkoŝakristoj, ĝis la sensencaj ekscesoj elfaritaj de la sekurecaj fortoj kiuj luktas kontraŭ ili », substrekas José Miguel Vivanco, direktoro de HRW-Amerikoj.
La ĉefa nuna temo de la ĝenerala asembleo de OAŜ estas ĝuste la lukton kontraŭ la narkoŝakrado, kies rezultoj estas pli kaj pli sentitaj kiel fiasko. Nek la produktado, nej la fluado, nek la konsumado malkreskis el signifoplena maniero, en Usono aŭ Latin-Ameriko..
La raporto de OAŜ kiu servas kiel bazo al la diskuto proponas plurajn scenarojn, sed flankenigas senŝanĝan situacion.
Unu el la proponoj estas leĝigon de mariĥuana, samkiel en la usonaj ŝtatoj Kolorado kaj Vaŝintono. La aranĝo estas studata ankaŭ en Urugvajo.
Tiu ideo dividas la opiniojn kaj la registarojn de la kontinento. Usono pretekstas la respekton de la internaciaj konvencioj pri la narkotaĵoj. HRW proponas de ĝi malpli limigan interpretadon.

http://america-latina.blog.lemonde.fr/2013/06/05/human-rights-watch-propose-la-depenalisation-de-la-consommation-de-drogues/