neniammilitointerni.over-blog.com/usono-la-federacia-oficejo-de-enketado-fbi-havas-aliron-al-la-serviloj-de-guglo-fejsbuko-kaj-aliaj-retejoj

La agentejo pri nacia sekureco (NSA) kaj FBI havas aliron al la serviloj de naŭ usonaj gigantoj de interreto, inter kiuj Microsofto, Yahoo!, Guglo kaj Fejsbuko, malkaŝis "Washington Post" kaj "Guardian" ĵaŭdon. Ili povas gvati la eksterlandajn agadojn. La koncernataj informadikaj grupoj dementas.
La usonan ĵurnalon « Washington Post » kontaktis eks-dungito de spionservo kiu liveris dokumentojn, inter kiuj instruada prezentado PowerPoint priskribanta partnerecon inter la spionserva agentejo NSA kaj la interretaj societoj.
La kaŝita programo, je la kodnomo « PRISM », funkcias de 2007. Ĝi ebligas NSA-n konekti la sevilojn de entreprenoj, pere de pordo, por konsulti la informojn de uzantoj pri kiuj ekzistus elementoj ebligantaj « dece » pensi ke ili estas eksterkandaj, ĉio-ĉi sen justica permeso.
La usona leĝo protektas siajn civitanojn de nepermesita spionado, sed la ekster-teritoriaj personoj ne ĝuas pri tiu protektado kaj povas esti spionataj tute laŭleĝe.

Skajpo rekte spionata

Ankaŭ skajpo, AOL, YouTube, Apple et PalTalk partoprenus la sistemon, kaj la gastiga platformo Dropbox estos baldaŭ aldonita.
Laŭ « Guardian », la NSA povas konsulti « la elektronikajn poŝtaĵojn, la videan kaj aŭdan retbabilejojn, videojn, fotojn, retbabilejojn kiel skajpo, la dosierajn transmetadojn, detalojn pri sociaj retejoj, ktp ». La komunikadoj pere de Skajpo povas esti rekte spionataj.
Temas pri « unu el la aliroj plej informriĉaj (…) por NSA », indikas la dokumento PowerPoint, laŭ « Guardian ».
Pli ol 77.000 spionaj raportoj tiel menciis PRISM-n.
Pluraj koncernataj entreprenoj, kiel Guglo, Fejsbuko aŭ Microsoft vigle neis ĵaŭdon ke ili permesis la spionservojn aliri al siaj serviloj, celante akiradon de informoj pri siaj uzantoj.

http://www.laliberte.ch/node/410924