neniammilitointerni.over-blog.com/francio-memore-al-cl%C3%A9ment-m%C3%A9ric

Merkredon 5an de junio 2013, elirante el vestaĵ-butiko, apud la stacidomo Saint-Lazare, Clément Méric, juna sindikatano 18-jara kaj aktivisto kontraŭfaŝisma estis frapita ĝismorte de membroj el radika ekstremdekstro.

Veninte de Bresto por siaj studoj pri Politikaj Sciencoj, li estis viktimo de kunteksto de ekstremdekstra perforteco kiuj disvolviĝis tiujn pasintajn monatojn.

Li forpasis sekve al siaj vundoj, dumnokte, ĉe la malsanulejo Pitié-Salpêtrière.

Ĉiuj niaj pensoj iras al lia familio kaj parencoj al kiuj ni esprimas nian tutan solidarecon.

Memore al nia kamarado kaj amiko Clément murdita hieraŭ vespere de faŝistoj, rendevuo je la 17a hodiaŭ ĵaŭdon 6an de junio ĉe pasejo de Havro, Metroo Havre Caumartin, Parizo 9a

La kolektiĝo kuniĝos poste kun la kolektiĝo alvokita sur la placo Saint Michel je la à 18a30.

Liaj amikoj kaj kamaradoj

Tri protest-amasiĝoj estas antaŭviditaj hodiaŭ en Parizo :

12h00 – devant l’IEP – 27 rue Saint-Guillaume

17h00 – sur les lieux du décès, passage du Havre

18h30 – place Saint-Michel