neniammilitointerni.over-blog.com/korea-demokratia-popola-respubliko-%C4%88inio-for%C4%B5etas-ajnan-respondecon-pri-la-elpelado-de-nord-koreaj-civitanoj-al-sia-devenlando

Foto AFP/JUNG YEON-JE
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nord-Koreio
Laŭ grupoj de defendantoj de homaj rajtoj, centoj da Nord-koreaj dizertuloj atendas elpeladon al sia devenlando, post aresto en diversaj regionoj de Ĉinio.
Multaj protestoj stariĝis en Sud-Koreio, kaj Pekino bedaŭras ke tiu afero internaciiĝis kaj politikiĝis.
Iu membro de « solidareco por la homaj rajtoj en Nord-Koreio » asertis ke pli ol 200 nord-koreaj nacianoj estos resenditaj en la landon kiun ili provis fuĝi.
La decido de Pekino provokis manifestacion antaŭ la ĉina ambasadejo en Seulo dum kiu la protestantoj petis de ĉinio ne elpeladi la nord-koreojn.
Ŝosunilbo citas sud-korean eks-ministron, Kim Suk-woo : « Ĉinio elpeladas ĉiujare al Nord-Koreio ĉirkaŭ 5.000 dizertulojn kaŭze de akordo kun Pjongjango subskribita dum la 60aj jaroj. »
La sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj decidis meti la aferon ĉi-semajne antaŭ la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, situata en Ĝenevo, raportas Washington Post.
La porparolanto de la ĉina ministerio pri eksterlandaj aferoj, Hong Lei, deklaris ke « tiuj nord-koreaj nacianoj eniris kontraŭleĝe en la ĉinan teritorion pro ekonomiaj kialoj. Tiuj homoj estas en neleĝa situacio kaj ni ne povas kvalitigi ilin kiel rifuĝintoj ».
La porparolanto de la ĉina diplomatio aldonis ke sia lando ĉiam respektis la leĝojn kaj la humanitarajn bazajn principojn rilate al tiuj Nord-Koreoj kontraŭleĝe enirintaj sur ĝia teritorio.
Ŭang Junŝeng, spertulo pri la koreaj aferoj en la Ĉina akademio pri sociaj sciencoj indikis al Global Times ke tiuj grupoj da homoj kun malsimilaj pasinteco kaj celoj povus kaŭzi sekurecajn problemojn nord-oriente de la lando.
Dum granda plimulto el tiuj fuĝantoj asertas ke ili venis en Ĉinion en la celo trovi nutraĵon, la ĉinaj estroj opinias ke ili deziris atingi Sud-koreion tra la provinco Junano antaŭ sia arestado.
Tiu nova afero povus efiki en la rilatoj inter Pekino kaj Seulo.

http://fr.gbtimes.com/mise-au-point/politique/actualites/la-chine-rejette-toute-responsabilite-dans-les-expulsions-de