neniammilitointerni.over-blog.com/japanio-manifestacio-en-tokio-kontra%C5%AD-atomenergio

Miloj da manifestaciantoj kolektiĝis dimanĉon en Tokio por protesti kontraŭ atomenergio, dum la konservativa ĉefministro Ŝinzo Abe planas reaktivigi la reaktorojn, inter kiuj plejparte estas haltigitaj pro la akcidento de Fukuŝimo.
Laŭ la organizantoj, ĉirkaŭ 7.500 personoj kolektiĝis en parko en la japana ĉefurbo, inter kiuj viktimoj de la katastrofo de Fukuŝimo en 2011, kaj la Nobelpremio pri literaturo Kenzaburo Oe.
La protestantoj defiladis en la stratoj de Tokio svingante afiŝtabulojn, el kiuj unu proklamis : « Ne atomenergio. Nur la subevoluintaj simioj deziras atomenergion ».
Ili ankaŭ iris antaŭ la sidejo de la grupo Electric Power Co (Tepco), operatoro de la centralo Fukuŝimo Dajŝi, kie la sistemo pri malvarmigo estis interrompitaj, kaŭzantaj eksplodojn en la konstruaĵoj, post la cunamo de la 11a de marto 2011.
La japana Ĉefministro, kies konservativa partio estas proksime de la aferistaj medioj, ripetis ke li permesos la refunkciadon de la reaktoroj kiam la sekureco estos certigita.

http://www.france24.com/fr/20130602-manifestation-a-tokyo-contre-le-nucleaire