neniammilitointerni.over-blog.com/brazilo-la-polico-pafas-al-la-indianoj-%E2%80%93-timo-pri-rekomenco-de-perforto

Sude de Brazilo, policistoj pafmortis indianon terena kaj vundis plurajn aliajn dum ili perforte procedis elpeladon. Membroj de tiu grupo reiris vivi sur parto de sia praa teritorio okupata de bredisto kiu estas ankaŭ loka politikisto.
En alia parto de Brazilo, decido pri elpelado estis prenita kontraŭ la indianoj kajapoo, arara, munduruku, xipaia kaj juruna kiuj okupas la pridiskutatan baraĵon de Belo Monte. La armita polico ĉirkaŭis la manifestaciantojn, la streĉiĝo kreskas kaj oni timas novajn perfortojn.
La indianoj munduruku protestas ankaŭ kontraŭ la konstruado de baraĵo sur la rivero Tapajós.
Pasintan novembron, indiano munduruku estis pafmortigita per kuglo en la kapo fare de la polico kiu invadis lian komunumon.
Pajgomujatpu, porparolanto munduruku deklaris : « La registaro pretiĝas kaŭzi tragedion. Ni ne foriros de ĉi-tie. La registaro ignoris, ofendis, humiligis kaj murdis nin. Ili mortigas nin ĉar ni kontraŭstarigas la baraĵojn ».
La brazila konstitucio kaj la internacia leĝaro certigas rajton de la indiĝenaj popoloj al konsulto pri ĉiuj projektoj kiuj koncernas ilin.
Sed serio da leĝoj kaj konstituciaj amendoj proponitaj de potenca premgrupo mina kaj agrikultura riskas malfortigi tiujn internaciajn rajtojn.
La indianoj sentas sin perfiditaj de la prezidento Dilma Rusef kiu, post du jaroj de mandato, ne ankoraŭ renkontis ilin.
Survival International petas Dilma Rusef-n ĉesigi elpeladon de la manifestaciantoj, konsulti la indianojn kaj agnoski kiel eble plej rapide la teritoriojn terena.
Stephen Corry, direktoro de Survival International deklaris : « Bedaŭrinde la samaj okazintaĵoj ripetiĝas en Brazilo ».
La raporto Figueiredo kiu denuncis la genocidon de la antaŭaj generacioj estis malkaŝita en la sama momento kiam tiuj novaj atakoj kontraŭ la indianoj estis plenumitaj.
Tiu specio de krimo devus estis tolerita nenie, aparte en lando kiu akceptos mondan sportan eventon ».

http://www.survivalfrance.org/actu/9289