neniammilitointerni.over-blog.com/junia-numero-de-%C2%AB-le-monde-diplomatique-%C2%BB-en-esperanto

Lingva plurismo - Serge HALIMI

UNUECA MERKATO, unueca mono, ĉu unueca lingvo ? La pordoj kaj la pontoj, kiuj ilustras la eŭropajn monbiletojn, jam enkarnigas la fluecon de la interŝanĝoj inter komercantoj sen ankriĝo kaj sen historio. Ĉu ankaŭ necesas, kiel la turisto, kiu jam ne bezonas vojaĝĉekojn, ke la studento povu forlasi sian landon sen vortaro ? Kun flughavena angla kiel lingva pasporto, uzebla ĉie, speciale en la francaj universitatoj. Ĉar tiuj restis ankoraŭ tro longe „disfazitaj” ‒ kiel la resto de la lando. Imagu, tie (...)
http://eo.mondediplo.com/article1945.html


La liberalismo ‒ ideologio de la mastroj - Lucien SÈVE
Domeniko Losurdo : Libereco kiel privilegio. Kontraŭhistorio de la liberalismo. Esperantigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2012, 379 paĝoj, ISBN 978-2-918300-81-6, 24 eŭroj. KIU IMAGAS la liberalismon laŭ la bildo, kiun donas pri ĝi la liberaluloj, estos forte surprizita legante tiun ĉi ĉefverkon de Domeniko Losurdo, en kiu jam tuj komence aperas eksterordinara paradokso. Esti liberala, principe signifas agi laŭ grandaj aŭtoroj kiel Hugo Grotius aŭ John Locke, Adam Smith aŭ (...)
http://eo.mondediplo.com/article1946.html

Kiel paroli al Pjongjango ? - Philippe PONS
Disvolvi la ekonomion kaj la armeon, tia estas la oficiala celo de s-ro Kim Jong-un, gvidanto de la Korea Popoldemokratia Respubliko. Nuntempe li multobligas la provokojn, dum la armeaj manovroj de Seulo kaj Vaŝingtono proksime de la nord-koreaj marbordoj pliakrigas streĉojn. DENOVE, la Korea Popoldemokratia Respubliko (KPDR) kaptas la atenton de la mondo : aro da minacoj - nuklea atako al Usono, rifuzo de la oficiala militpaŭzo de 1953 , « dua korea milito ne eviteblas » - kaj baterio da (...)
http://eo.mondediplo.com/article1941.html

Imagi garantiatan enspezon por ĉiuj - Mona CHOLLET
Inventi alian vivon, aliajn sociajn rilatojn, povas ŝajni eksterteme dum kriza tempo. Tia provado tamen neniam estis tiom necesa. En Eŭropo, en Azio, en Latinameriko, la ideo de rajto al senkondiĉa enspezo iras sian vojon. Mona CHOLLET Oni laboras, kaj, danke al tiu laboro, oni ricevas monon. Tia logiko estas tiel forte ankrita en la mensoj, ke la perspektivo starigi senkondiĉan enspezon, tio estas doni al ĉiu monatan sumon sufiĉan por vivi, sendepende de ties pagata laboro, aspektas absurdaĵo. (...)
http://eo.mondediplo.com/article1942.html

Napolo, la estonteco de Eŭropo ? - Angelo Mastrandrea
De multaj jaroj, Napolo prezentas du vizaĝojn al la mondo : tiun de la kultura ĉefurbo kun komunista kaj laborista pasinteco, kaj tiun de la urbo de la Camorra, malalte salajrataj laborpostenoj kaj falsitaj varoj. La ekonomia krizo kontribuis al la kresko de senlaboreco kaj la perdo de laborpostenoj en la fabrikindustrioj, kaj tiel kondamnis kreskantan nombron de napolanoj al sensekureco kaj batalo por la ĉiutaga pano. Ĉu aŭguro de tio, kio povus okazi en la cetera Eŭropo ? Laŭlegende, iam (...)
http://eo.mondediplo.com/article1940.html
http://eo.mondediplo.com/