neniammilitointerni.over-blog.com/kirgizio-viglaj-stre%C4%89i%C4%9Doj-%C4%89irka%C5%AD-la-minejo-de-kumtor

eo.wikipedia.org/wiki/Kirgizio

Krizo-stato estis dekretita, ĉi-vendredon 31an de majo 2013, ĉirkaŭ la orminejo de Kumtor, en Kirgizio. Minejo ekspluatata de 1997 fare de kanada grupo Centerra Gold.
La popolo petas ŝtatigon de tiu minejo, situata je 4.000 metroj super marnivelo, kaj kiu reprezentas ĉirkaŭ duonon el la eksportoj de la lando.
De monatoj ili esprimas tiun depostulon kaj la streĉo pli kaj pli kreskis tiujn pasintajn tagojn.
Tiu situacio maltrankviligas tial ke tiu eta montara respubliko el Centra Azio estas nestabila de 2005, ĉu pro la defalo de la prezidentoj Akajev aŭ Bakjev, respektive en 2005 kaj 2010, ĉu pro la pogromoj sude de la lando antaŭ preskaŭ tri jaroj.
La alireja vojo al Kumtor kaj elektro estis interrompitaj, la loĝantoj de la ormineja ĉirkaŭaĵo estas pli kaj pli decidemaj.
La situacio difektiĝis grave ĵaŭdon, kiam preskaŭ 100 personoj estis arestitaj.
Ĉi-vendrede, 72 aliaj estis arestitaj post disigo de la homamaso per plorigaj gasoj kaj surdigaj grenadoj. Sed prefere al domaĝoj kaŭzitaj al ekosistemo, temas ja pri mono.
La kirgiza loĝantaro, tre malriĉa, petas ŝtatigon de la plejbonaĵo el sia ekonomio, kiu produktis 270 tunojn da oro de 1997.
La etoso ĉiam estis malbona ĉirkaŭ Kumtor.
Fakte, suspektoj pri koruptaj akordoj inter la kanada ekspluatanto, Centerra Gold, kaj la sinsekvaj kirgizaj registaroj venenas la nacian politikon.
En 2005 kaj 2010, la Kirgizoj renversis sian prezidenton, sur koruptada fono interalie pri Kumtor.
De tiam, preskaŭ ĉiuj politikaj grupoj bezonantaj popolan subtenon, neforgesante la registaron mem, aludas iam-tiam pri la ŝtatigo de la minejo.

http://www.rfi.fr/asie-pacifique/20130531-kirghizstan-vives-tensions-autour-mine-kumtor