neniammilitointerni.over-blog.com/preview/76e1fab2e99f61d74011f6fe3c499ee6cbf2d717

Videoj :
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=FaeOswzos3Q
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=jkvoBixSZQg#
De lundo, loĝantoj de Istanbulo tendumas en la parko Gezi (promenado en la esperanta), unu el la maloftaj verdaj spacoj en la urbo, kondamnita al detruo kaj transformo al vasta komerca areo. Fronte al ilia decidemo, la buldozoj finfine lasis la arbojn en paco.
La manifestaciantoj kolektiĝis lundon en la parko post ke la tujokazonta alveno de la maŝinoj, taskitaj pri dehakado de arboj, estis anoncita en la sociaj retoj.
Dum la nokto kiu sekvis, la policistoj uzadis piprajn gasojn por disigi la centojn da protestantoj kiuj okupadis la lokojn.
Subtenitaj de opoziciaj deputitoj venintaj surloken, ili finfine trudis la buldozojn al retroiro.
La parko devas malaperi por lasi la lokon al rekonstruado de militista eks-kazerno, kiu estis malkonstruita en 1940.
La loko akceptos butikojn, kafejojn, sed ankaŭ klerigajn spacojn.
Komerca centro estos aliparte konstruita tute proksime. Tiuj transformoj estas parto de vasta projekto de transformado de la kvartalo Taksim, moderna centro en Istanbulo.
Lanĉita en novembro 2012 de la registaro de Recep Tajjip Erdoajn, ĝi konsistas interalie en transformado de la placo Taksim al vasta piediranta areo.
La parko Gezi estas la plej granda publika parko de Istanbulo, kaj la sola en Taksim, la granda kvartalo en la urbo-centro.
Ĝi estas spaco 90-jara, unu el la maloftaj lokoj por ripozo kaj sociiĝado inter la loĝantoj.
La aŭtoritatoj pravigas siajn klopodojn dirante ke temas pri historia loko ĉar ĉi-tie ekzistis grava kazerno datiĝanta de la Otomana Imperio.
« Sed ni, gejunuloj de Istanbulo, vivas en la nuntempo, kaj hodiaŭ, preskaŭ neniuj publikaj parkoj plu restas en tiu urbo en kiu tamen svarmas komercaj centroj ».

http://observers.france24.com/fr/content/20130530-detruire-parc-verts-istanbul-taksim-istanbul-caserne-occupy