neniammilitointerni.over-blog.com/tutmondo-pli-dan%C4%9Dera-por-la-rifu%C4%9Dintoj-kaj-migrantoj

Tiu video elmontras la malfacilaĵojn kaj danĝerojn al kiuj estas submetataj la rifuĝintoj, la migrantoj kaj la delokigitaj personoj ĉie en la mondo.
De Sirio al Demokrata Respubliko Kongo (DRK), reliefiĝas ke ofte, virinoj kaj infanoj estas la plej vundeblaj. Tiu video enhavas bildojn de virinoj kiuj riskas seksperfortojn kaj morton en DRK.
Bildoj kolektitaj de la esplora skipo de Internacia Amnestio en la Ŝtato Blua Nilo en Sudano datiĝas de malpli ol unu monato. Virinoj delokigitaj sekve al aerbombado de sia vilaĝo eksplikas dum intervjuo kiamaniere ili devis fuĝi kaj kiel finfine ili retroviĝis senŝirme kaj sen nutraĵo.