neniammilitointerni.over-blog.com/japanio-plimulto-de-la-japanoj-ne-akceptas-pravigon-de-%C2%AB-konsoligaj-virinoj-%C2%BB

Granda plimulto de japanoj kontraŭstaras la freŝdatajn deklarojn de la impulsiĝema urbestro de la urbo Osako kiu pravigis la « konsoligajn virinojn », tiuj Azianinoj perforte varbitaj en la bordeloj de la japana imperia armeo dum la pasinta milito, indikas du opinisondoj publikigitaj pasintan lundon.
Laŭ opinisondo de 1.550 personoj dum la semajnfino fare de la taggazeto Majniŝi, 71% el la pridemanditaj personoj juĝis kiel « maltaŭgaj » la deklaroj de Toru Haŝimoto dum 21% aprobis ilin.
En alia opinisondo efektivigita de la taggazeto Asahi de 3.600 personoj, 75% el la sonditoj opinias ke tiuj deklaroj « starigas problemojn », 20% male juĝante ke la diroj de S° Haŝimoto elvokas « neniun aŭ malmultajn » problemojn.
Pasintan semajnon Toru Haŝimoto deklaris ke la « konsoligaj virinoj » estis « necesaĵo » : « Kiam la soldatoj riskas sian vivon sub mitralado kaj ke vi volas provizi al ili ripozon, estas klare ke vi bezonas sistemon de konsoligaj virinoj », deklaris sen ĉirkaŭfrazoj la estro de la ĉefa urbo okcidente de la lando en ĉiuj japanaj televidoj.
Plejparte de la historiistoj taksas je ĉirkaŭ 200.000 la nombron de aziaj virinoj sekssklavigitaj de Japanio. Tiuj koreaninoj, Ĉininoj kaj filipinaninoj estis devigitaj labori en la japanaj kampanj-militistaj bordeloj.
Fronte al tiuj indignokrioj, la dekstra-naciista ĉefo sin diris preta ĵaŭdon peti pardonon senŝarĝigante samtempe la japanajn aŭtoritatojn de ĉiuj kulpoj, opinio amplekse dividita en la naciistaj medioj en Japanio.
Lia deklaroj estigis koleron kaj embarason tiom en Japanio kiom en Ĉinio kaj Sud-Koreio, ambaŭ landoj kiuj suferis pri japanaj ekscesoj dum la dua mondmilito.
Eĉ la usona aliancano vigle kondamnis tiujn « skandalajn kaj insultemajn » dirojn.
La ĝenerala sekretario de la japana registaro, Yoŝihide Suga, prudente distanciĝis ekde mardo, memorigante la oficialan opinion de Japanio kiu aknoskas la suferojn truditajn al la popoloj de la regiono dum la dua mondmilito.

http://www.liberation.fr/monde/2013/05/20/une-majorite-de-japonais-n-accepte-pas-qu-on-justifie-les-femmes-de-reconfort_904211