neniammilitointerni.over-blog.com/brazilo-internacia-amnestio-denuncas-maljusta%C4%B5ojn-en-la-disvolvi%C4%9Do

La Brazila disvolviĝo ne profitas al ĉiuj. En 2012, multaj projektoj pri urbaj infrastrukturoj prepare al la futbala Mondpokalo 2014 kaj Olimpiaj ludoj en 2016 en la lando okazigis truditajn elpeladojn, denuncas Internacia Amnestio en ties freŝdata jara raporto.
Inter la plej trafataj : la indiĝenaj popoloj, la senteraj terkultivistoj, la komunumoj de fiŝkaptistoj kaj la loĝantoj de faveloj.
IA citas interalie la kazon de la modernigo de la havenareo en Rio-de-Ĵanejro, kie 800 domoj el la favelo Providencia estis detruitaj kaj la loĝantoj reloĝitaj en la okcidenta zono de la urbo dominata de la parapolicaj milicoj.
Centoj da komunumoj ankaŭ estas truditaj vivi en aĉaj kondiĉoj ĉar la registaro ne certigas al ili rajton al tero, substrekas la organizaĵo.
La grandaj laboroj pri infrastrukturoj kiel la giganta baraĵo Belo Monte kore de Amazonio havas negativan efikon sur la indiĝenaj popoloj.
« La iniciativoj de longe komencitaj por identigi kaj ĉirkaŭlimi la indiĝenajn terojn plu estas paralizitaj », substrekas la raporto.
Multaj defendantoj pri homaj rajtoj estis minacitaj pro sia laboro kaj aparte « tiuj, kiuj defias la ekonomiajn interesojn », asertas IA kiu opinias ke la registara programo aranĝita por protekti ilin estas « senenhava ».
La NRO citas la kazon de terkultivista paro ekologiistoj murditaj ĉe Nova Ipiksuna en Amazonio en majo 2011.
La fratino de unu el la viktimoj de tiam ricevis minacojn, sed ĝuis neniun protektadon fine de 2012.
Alia afero : la murdo en junio 2012 en Rio-de-Ĵanejro de du fiŝkaptistoj de la Asocio Ahomar kiu kampanjas kontraŭ la konstruado de petrokemia instalaĵo en la golfo de Rio.
La raporto de IA asertas ke la hommurda procento estas daŭre alta en la lando kaj ke la junaj nigruloj estas la ĉefaj viktimoj, aparte en la nordo kaj nord-oriento.
La organizaĵo denuncas ankaŭ la « perfortan respondon de la aŭtoritatoj kiu uzadas troan forton kaj torturon » kaj la kondiĉojn « kruelajn kaj malnobligajn » de la malliberejoj.
Ĝi tamen notas kelkajn progresojn en Rio-de-Ĵanejro, aparte kun la politiko pri enkonduko de pacigaj policaj unuoj en la faveloj, el kie la drogŝakristoj estis elpelitaj.

http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/05/23/bresil-amnesty-denonce-les-injustices-du-developpement_3415672_3222.html