neniammilitointerni.over-blog.com/sud-afriko-difekti%C4%9Do-de-la-socia-etoso

Dek sud-afrikaj ministoj laborantaj en kromominejo estis enhospitaligitaj mardon sekve al alfrontiĝoj inter strikantoj kaj agentoj pri sekureco, raportas la polico.
« ili estis vunditaj kiam la gardistoj pafis per laŭsajne kaŭĉukaj kugloj », diris porparolanto de la polico. Tiu-ĉi estas surloke kaj regas la situacion, li aldonis.
La gardistoj pafis kaŭĉukajn kuglojn kontraŭ la strikantaj salajruloj, diris siaflanke la ekspluatanto de la laborejo, la germana kemia grupo Lanxess.
« Ili ĵetis ŝtonojn al nia sekureca servo kaj, laŭ mia kompreno, la gardistoj pafis kaŭĉukajn kuglojn, ne realajn kuglojn, por defendi sin », diris porparolanto de Lanxess. « Kelkaj gardistoj estis vunditaj. »
En komunikaĵo, la firmao kontraŭdiras la bilancon starigitan de la polico kaj diras ke du ministoj estis trafitaj kaj tri aliaj vunditaj dum la tumulto kiu sekvis.
Aliparte, la germana aŭt-fabrikisto Mercedes-Benz anoncis la finon de dutaga striko en sia uzino de East London (Orient-Londono).
eo.wikipedia.org/wiki/Orient-Londono
La striko rilatas al enketo de la firmao pri ekstrikoj en la pentraĵ-sektoro.
Tamen, la Nacia sindikato de la salajruloj de metalurgio, NUMSA, kiu kunigas 230.000 membrojn, nuligis ĉian esperon de solvo en la sektoro postulante tujan salajran altiĝon je 20%.
« Se niaj postuloj ne estas ekzamenataj, ni ne havos alian elekton ol surstratiĝi », deklaris al Reuters, Mfumzi Makungo, nacia kasisto de NUMSA.
La estraro de la aŭtomobila sektoro juĝis kiel neakcepteblaj la ĉi-lastajn postulojn de NUMSA, kio ŝajne konjektas alfrontiĝojn. Trijara akordo pri la salajroj finiĝas fine de junio.

http://www.lesechos.fr/entreprises-secteurs/industrie-lourde/actu/reuters-00522791-deterioration-du-climat-social-en-afrique-du-sud-568118.php