neniammilitointerni.over-blog.com/islando-la-nova-registaro-promesas-referendumon-pri-ali%C4%9Do-al-e%C5%ADropa-unio

Ambaŭ venkintaj partioj de la deputita balotado en Islando pasintan aprilon anoncis merkredon ke ili trovis registaran akordon inkludante organizadon de referendumo pri aliĝo al Eŭropa Unio.
« Ni ne daŭrigos la traktadojn pri aliĝo al Eŭropa Unio tiom longe kiom referendumo ne okazos », indikas la registara programo subskribita de tiuj ambaŭ partioj, la Progrespartio (centro) kaj la Sendependecpartio (dekstro), tradicie malinklinaj al aliĝo.
Nune, la diskutoj kun Bruselo, kiuj komencis en julio 2010 kaj estis interrompitaj en januaro pro la deputita balotado ne rekomencos.
La nova registaro indikis ke ĝi devas taksi ĝian progreson kaj la praktikajn kondiĉojn de la referendumo.
La freŝdataj opinisondoj pri EU ĉiuj indikas ke plimulte el la Islandanoj estas malfavoraj al aliĝo.
La registaro devas enoficiĝi ĵaŭdon, preskaŭ unu monaton post la balotado de la 27a de aprilo. Ambaŭ partioj, membroj de la venonta registara koalicio akiris po 19 seĝojn el la 63 en la Parlamento.
Krom la forlaso de la kandidatiĝo al EU, ilia registara programo reasertas la kampanjajn temojn kiuj proksimigis ilin, t.e malpezigon de la familiaj ŝuldoj pri nemoveblaĵo pere de monprenoj ĉe la eksterlandaj kreditoroj de la islandaj bankoj, kaj simpligadon de la fiska sistemo por atingi pli malaltan nivelon de impostado.

http://www.20minutes.fr/monde/1159901-20130522-islande-nouveau-gouvernement-promet-referendum-adhesion-a-ue