neniammilitointerni.over-blog.com/japanio-la-reaktoro-de-nuklea-centralo-situata-sur-fa%C5%ADlto-sendube-ne-refunkcios

Aŭtoritato pri nuklea sekureco (ANS) en Japanio juĝis merkredon ke reaktoro de la atomenergia centralo de Tsuruga (okcidento) estas situata sur aktiva faŭlto, estigante difinitivan ĉesigon de tiu instalaĵo.
Aŭtoritato kreita post Fukuŝimo
Tiu unua decido de ANS post la katastrofo de Fukuŝimo en marto 2011, estas parto de serio da kontroloj pri sekureco de la nukleaj centraloj.
ANS aprobis la konkludojn de grupo de specialistoj laŭ kiu la faŭlto sub la reaktoro 2a de la centralo de Tsuruga estas aktiva kaj povas do minaci la lokon okaze de tertremo.
Malgraŭ sia apogo al nuklea energio, la registaro Ŝinzo Abe estos sendube trudita rifuzi la peton pri refunkciado, kiun la ekspluatanta firmao, Japan Atomic Power, devas proponi.
Tiu-ĉi lasta asertas ke la faŭlto ne estas aktiva sed estos tamen trudite esplori la malmunton de la reaktoro kiu datiĝas nur de 1987 kaj povus teorie funkcii ankoraŭ almenaŭ dek kvin jaroj. La centralo enhavas alian, ankaŭ haltigita.
Du reaktoroj el kvindek plu funkcias
Ĝis hodiaŭ, nur du reaktoroj el 50 funkcias en Japanio, la aliaj haltis dum atendado de novaj sekurec-normoj en fina ellaborada fazo kiu devus aplikiĝi en julio.
Spertuloj estas konsultataj ankaŭ pri aliaj suspektoj de aktivaj faŭltoj aliloke, inter kiu unu sub la centralo Oi kie du el la kvar partoj (3 kaj 4) nun funkcias, tial ke ili akiris pasintan junion Ŝtatpermeson por relanĉado dum 13 monatoj.
Geologoj esploras ankaŭ probablan ekzistadon de aktiva faŭlto proksime de la centralo Higaŝidori (nordo).
Dum la dekstra registaro pledas por relanĉado de la reaktoroj, ses instalaĵoj entute estas oficiale objekto de esplorado pro faŭltaj problemoj.

http://www.20minutes.fr/ledirect/1159597/20130522-japon-reacteur-centrale-nucleaire-faille-pourra-doute-etre-remis-service