neniammilitointerni.over-blog.com/karpatoj-la-febro-pri-hidroelektraj-centraloj-minacas-karpatojn-la%C5%AD-wwf

eo.wikipedia.org/wiki/Karpatoj

Dek jarojn post la subskribo de konvencio por protektado de Karpatoj, miloj da projektoj de hidroelektraj centraloj minacas faŭnon kaj flaŭron de tiu Orient-Eŭropa montaro, atentigis lundon la Monda Natur-Fonduso (World Wide Fund for Nature - WWF).
« La planita konstruado de miloj da hidroelektraj centraloj tra Karpatoj reprezentas tujan minacon por centoj da torentoj kaj riveroj », tiel same, kiel por faŭno kaj flaŭro, emfazas en komunikaĵo la NRO pri mediprotektado.
« La risko estas specife alta en Ukrainio, kaj Rumanio », indikis al AFP la direktoro pri komunikado de WWF por la programo Danubo-Karpatoj, Konstantin Ivanov. En Rumanio, pli ol 430 hidroelektraj mikrocentraloj estas tiel planataj aŭ konstruataj, inter kiuj unu kvarono en protektataj areoj aŭ tute proksime, denuncas WWF. Tiu febro, kuraĝigita de profitdonaj kontraktoj por energio laŭdire « verda », estigis multajn polemikojn.
Fine de 2011, la bildoj pri fosmaŝinoj plugantaj torentajn fluejojn en la protektata areo Natura 2000 – la Făgăraș-montaro, en sud-Karpatoj – kaŭzis skandalon.
eo.wikipedia.org/wiki/F%C4%83g%C4%83ra%C8%99-montaro
Sed de tiam, kvindeko da tiuj hidroelektraj mikrocentraloj « invadis » tiun lokon, « kaŭzante detruadon de torentoj kaj specioj », rimarkas S° Ivanov.
La infrastrukturaj projektoj pri transportoj konstituas ankaŭ gravan minacon por Karpatoj, rimarkas WWF.

MALTRANKVILO PRI URSOJ

« Tiu fragmentigo de la loĝlokoj esta zorgodona por la estonteco de ursoj kaj grandaj karnovoruloj », indikas la NRO. En Rumanio, projekto pri aŭtovojo inter Deva kaj Lugoj riskas tiel « apartigi vivnecesajn koridorojn por moviĝo por ursoj », laŭ WWF.
Sep landoj – Bulgario, Hungario, Pollando, Ĉeĥa Respubliko, Rumanio, Serbio kaj Slovakio – subskribis antaŭ dek jaroj konvencion por protektado de Karpatoj, unika montaro kiu ŝirmas unu la plej grava loĝantaro da ursoj, lupoj kaj linkoj en Eŭropo.
Tiu konvencio ebligis vigligi la kunlaboron inter landoj, el kiu rezultis interalie progresoj pri daŭripova mastrumado de la arbaroj laŭ WWF.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2013/05/20/la-frenesie-de-centrales-hydroelectriques-menace-les-carpates-selon-le-wwf_3385686_3244.html