neniammilitointerni.over-blog.com/banglade%C5%9Do-la-polico-pafas-por-disigi-manifestacion-de-teksa%C4%B5laboristoj

La bangladeŝa polico pafis kaŭĉukajn kuglojn, lundon apud Dako, por disigi milojn da koleraj teksaĵlaboristoj. Tiuj manifestacioj relanĉas la debaton pri la laborkondiĉoj en tiu sektoro, post la morto de 1.127 dungitoj en la disfalo de konstruaĵo apud Dako.
La polico asertas ke ĝi intervenis post blokado de aliro al aŭtovojo fare de la laboristoj en la industria areo de Aŝulia. En tiu kvartalo, ĉe la periferia ĉefurbo, estas bazitaj centoj da konfekciaj konstruaĵoj laborante por okcidentaj grupoj kiel la usona Walmart aŭ la franca Carrefour.
« IIi petis pli bonajn salajrojn. Ni pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj plorigajn gasojn ĉar ili fariĝis perfortaj kaj okupadis vojon », deklaris la polica ĉefo de Aŝulia, Badrul Alam.
Laŭ li, ĉirkaŭ 20.000 laboristoj partoprenis la manifestacion. La privata televidkanalo Ekattor, indikis ke 50 personoj estis vunditaj dum tiuj kolizioj.
De post la disfalo de konstruaĵo de la teksaĵa sektoro la 24an de aprilo, kiu okazigis 1.127 mortintojn, la laboristoj, preskaŭ ĉiutage ekstrikas postulante salajran altiĝon kaj ekzekuton de la proprietulo de la konstruaĵo.
La minimuma salajro estis fiksita je 38 dolaroj monate en novembro 2010, traktado freŝdate kvalifigita kiel « sklava laboro » de la papo Francisko. La sindikatoj postulas ke ĝi estu altigita je ĉirkaŭ 100 dolaroj (77 eŭroj).
La teksaĵaj uzinoj fermis kelkajn tagojn pasintan semajnon post manifestacioj kiuj degeneris.
Ili denove malfermis vendredon, tial ke la Bangladeŝa Asocio de Fabrikistoj kaj Eksportistoj de Teksaĵoj (BAFET) akiris registaran garantion ke la uzinoj ĝuos « pli grandan sekurecon ». Bangladeŝo estas la dua eksportisto en la mondo pri vestaĵoj kaŭze de la ega modereco de la salajroj.

http://www.leparisien.fr/international/bangladesh-la-police-tire-pour-disperser-des-milliers-d-ouvriers-du-textile-20-05-2013-2818633.php