neniammilitointerni.over-blog.com/nederlando-dekoj-da-azilpetantoj-malsatstrikas

Dekoj da azilpetantoj en Nederlando komencis malstastrikon en la urboj Amsterdamo kaj Roterdamo, proteste kontraŭ rifuzo de siaj petoj kaj vivkondiĉoj en la administraciaj retenejoj.
Sesdeko da personoj lokumitaj en retenejo de Roterdamo komencis la 6an de majo malstastrikon, sekvante siaflanke 19 azilpetantojn kiuj simile strikas en la flughaveno Schiphol en Amsterdamo.
Temas ĉefe pri personoj kies azilpetoj estis rifuzitaj de Hago kaj kiuj estas minacitaj pri deportado al sia origina lando, raportas la lokaj informiloj.
Laŭ advokato de azilpetanta grupo en Roterdamo, la situacio en la retenejo de la dua urbo de la lando estas « nehumana ». Ofte, la rifuĝantoj ne havas permeson eliri el siaj ĉeloj.
En aprilo, la nederlanda ministro pri justico, Fred Teeven, devis fronti acerbajn kritikojn. Li agnoskis sian « neglektecon » en la traktado pri azilpeto de la rusa opoziciulo Aleksander Dolmatov, kiu memmortigis sin por eviti deportadon.
Pluraj voĉoj aŭdigis sin postulante demision de la ministro, tiom pli ke la observantoj opiniis ke la mankoj konstatitaj en la traktado pri la afero de la rusa azilpetanto ne estas la « sola afero ».
En 2010, ne malpli ol 120 plendoj rilataj al eraroj estis deponitaj de rifuĝintoj, dum ĉi-jare, oni listigis ĝis nun 60 postulojn.
Raporto de la ministerio pri justico agnoskis ke la traktado pri la afero de la rusa opoziciulo estis « malatenta », aldonante ke la proceduro, la medicina kaj jura servo estis por li « malsukceso ».
Fred Teeven kvalitigis la konkludojn de la raporto kiel « ekstreme gravaj », substrekante ke lia lando prenas sur si la tutan respondecon de la faritaj eraroj, kaj ekzamenas nun kun la familio de la mortinto la eblecon pri monkompenso.

http://www.medi1.com/infos/actualite/actualite.php?idinf=45396