neniammilitointerni.over-blog.com/kanado-manifestacio-pri-defendo-de-la-sendokumentaj-enmigrantoj

Kelkaj centoj da manifestaciantoj venintaj el ciuj lokoj de Montrealo kolektiĝis sabaton posttagmeze ĉe la publikĝardeno Philips por defendi la rajtojn de la sendokumentaj enmigrantoj.
La okazintaĵo, organizita de la asocio « Statuso por ĉiuj », kulminis kun la kolektiĝo en urbo-centro de marŝantoj venintaj de la kvartaloj orienta, sud-okcidenta, nord-okcidenta kaj nord-orienta el la urbo.
La ĉefaj petoj de la manifestaciantoj koncernis la enkarcerigon kaj forkondukon de enmigrantoj, kaj la malfacilan aliron al la kanadaj servoj kaj rajtoj por kelkaj rezidantoj de la lando.
« La vivo de la sendokumentuloj estas ekstreme malfacila », substrekis la manifestacianto Mary Foster.
« Tiuj-ĉi personoj vivas en timo, kaj ne eĉ aŭdacas denunci la aĉajn traktadojn pri kiuj ili suferas, pro la timo ke li estu elpelitaj el la lando. »
Laŭ la opinio de 66-jara Iranano, alveninta en Kanadon kiel rifuĝanto antaŭ tridek jaroj, la landlimoj devus tutsimple malaperi.
« Se iu persono vivas ĉi-tie, ĝi restadu ĉi-tie », li deklaris.
Laŭ « Statuso por ĉiuj », dekoj da miloj da personoj vivas senstatuse en Montrealo. En Kanado, asertas la organizaĵo, ili estas unu miliono.
La manifestacioj ne kaŭzis « gravajn obstaklojn al trafiko », indikis la Polica servo de la urbo Montrealo.
Laŭ la policistoj, la organizantoj de tri el la kvar grupoj deponis itineron ĉe la policistoj.

http://www.lapresse.ca/actualites/montreal/201305/18/01-4652297-manifestation-pour-defendre-les-immigrants-sans-papiers.php