neniammilitointerni.over-blog.com/israelo-pliaj-manifestacioj-kontra%C5%AD-rigoreca-bu%C4%9Deto

Post alpreno mardon de rigoreca buĝeto por 2013 kaj 2014 fare de la registaro, pluraj centoj da Israelanoj defiladis sabaton 18an de majo vespere en Tel-Avivo kaj aliaj israelaj urboj, laŭ atestantoj kaj loka gazetaro.
Tiu plia mobilizado kontraŭ rigoreca plano antaŭvidita de la registaro kolektis nur ĉirkaŭ 2000 manifestaciantojn en Tel-Avivo, laŭ raportisto de AFP, kontraŭ 10.000 pasintan sabaton.
La nova ministro pri financoj, Jair Lapid, kiu prezentiĝis dum la balota kampanjo kiel defendanto de la mezaj klasoj, plu estis la ĉefa celo de la manifestaciantoj, sed ankaŭ la ĉefministro Benjamin Netanjahu, kiu estis la celo ĉi-semajne de la informiloj, kiuj riproĉis lian pompan vivmanieron.
Pluraj centoj da Israelanoj manifestaciis antaŭ lia rezidejo en Jerusalemo kaj antaŭ lia privata rezidejo marborde, en Cezareo.
En Cezareo, laŭ la informiloj, la manifestaciantoj svingis aermatracon kaj afiŝtabulojn sur kiuj oni povis legi : « sindromo de la fluganta lito », aludo al la gazetinformoj laŭ kiuj li instaligis duoblan liton en la luprenita aviadilo por unu el lia freŝdata vojaĝo, kio ŝajne kostis al la impostpagantoj preskaŭ 100.000 eŭroj.
La defiladoj ankaŭ kolektis plurajn centojn da personoj en Be'er Ŝeba, sude de la lando.
La organizantoj provas relanĉi la socian kontest-movadon de somere 2011, kiu kulminis kun preskaŭ duon-miliono da Israelanoj surstrate.
La rigoreca buĝeto por 2013 kaj 2014 estos submetita al la Kneset (asembleo) por alpreno antaŭ fine de julio.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2013/05/18/nouvelles-manifestations-contre-l-austerite-en-israel_3331943_3218.html