neniammilitointerni.over-blog.com/%C4%88inio/al%C4%9Derio-malkovro-%C4%89e-al%C4%9Dera-haveno-de-radioaktivaj-for%C4%B5eta%C4%B5oj-devenantaj-de-%C4%88inio

Radioaktivaj forĵetaĵoj sub formo de rokoj estis malkovritaj la 9an de aprilo de la doganistoj ĉe la Alĝera haveno.
Ili estis stokitaj en tri 6-metraj konteneroj venantaj de Ĉinio, indikis la gazeto Le Soir d'Algérie (La vespero el Alĝerio).
« La doganistoj informis pri malkovro de ŝtonoj el diversaj dimensioj kaj koloroj. La analizoj realigitaj sur provpecoj konfirmis la radioaktivan karakteron de tiuj rokoj », laŭ la gazeto.
« La tri konteneroj estis importitaj de alĝeria operatoro. La varo estis ŝarĝita en la haveno de Kingdao, en Ĉinio, sur la ŝipo Nikolao, sub antigva flago », laŭ la unuaj elementoj de la enketo cititaj de la gazeto, kiu precizigas ke la ŝipo haltis ĉe Malto antaŭ ol atingi Alĝero-n.
eo.wikipedia.org/wiki/Antigvo-Barbudo

ŜAKRADO SUR LA TUTA AFRIKA KONTINENTO

La gazeto mencias ke la enketistoj sekvas la spuron de grava ŝakrad-reto pri radioaktivaj forĵetaĵoj internacinivele.
Tiu reto, laŭ la sama informfonto, transportas, poste disigas laŭ la afrika kontinento radioaktivajn substancojn produktitajn en la industriaj landoj.
La origino de tiuj rokoj ne ankoraŭ estis precizigitaj, sed pliaj analizoj estas efektivigitaj en la Alĝera haveno.

http://www.lemonde.fr/planete/article/2013/05/16/decouverte-au-port-d-alger-de-dechets-radioactifs-provenant-de-chine_3258986_3244.html