neniammilitointerni.over-blog.com/respubliko-albanio-54.000-infanoj-trudataj-al-laboro

Laŭ freŝdata studaĵo, 54.000 infanoj estas trudataj al laboro en Albanio kaj 65,8% el tiuj neplenaĝuloj laboras en riskaj sektoroj, povante endanĝerigi sian sanon. La knaboj estas pli tuŝataj ol la knabinoj.
Albanio laborigas 54.000 el siaj plej junaj civitanoj, kaj 35.000 inter ili plenumas danĝerajn laborojn. Tiuj ciferoj estas la lastaj datenoj el nacia studaĵo « La infanoj kiuj laboras en la Respubliko Albanio », realigita de la Instituto de statistikoj (Instat) kaj la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL).
7.319 albaniaj familioj estis sekvataj por la bezonoj de studaĵo kondukita en 2010. 6.003 el la 27.865 membroj de tiuj familioj estis infanoj.
La rezultoj, publikigitaj pasintajn tagojn, montris ke 8,2% el la infanoj aĝaj de 5 ĝis 17 jaroj, tio estas 54.000 infanoj, estas ekonomie aktivaj, kaj ke 80% el la infanoj laboras en la agrokultura sektoro.
Komerco kaj hotela sektoro laborigas respektive 8,2% kaj 4,15% el la infanoj.
Plenriska laboro
La studaĵo montris ankaŭ ke pli ol 65,8% el la infanoj laboras en plenriskaj sektoroj. Tiuj riskoj estas kaŭzitaj interalie per longaj laborhoroj aŭ per danĝeraj laborkondiĉoj.
« La 5 ĝis 13-jaraj infanoj, kies laboro estas malpermesata de la internaciaj leĝoj, konstituas 28,5% el la infanoj kiuj laboras en Albanio », precizigas la raporto.
Aliaj riskoj koncernas la perfortaĵojn pri kiuj suferas tiuj infanoj : turmentadoj, perfortaĵoj kaj fizikaj ekscesoj. La plej tuŝataj estas la infanoj kiuj laboras favore al proksimuloj aŭ propra familio.
Aliaj danĝeroj evidentiĝas, aparte pri la konsekvencoj de la laboro je tiu juna aĝo.
13% el la infanoj kiuj portempe laboras kaj 18,4% el la infanoj kiuj regule laboras malsaniĝis aŭ suferis pri laborakcidentoj kiuj devigis ilin (por malgranda nombro el ili) ĉesigi siajn studadojn.
Ekstrema laciĝo kaj infektoj estas la plej kutimaj fizikaj problemoj kiujn ili spertas. La junaj knaboj pli suferas de la malfavoraj efikoj de la laboro ol la junaj knabinoj.

http://balkans.courriers.info/article22459.html