Ci-vendredon 17an de majo, estas la monda tago pri batalo kontraŭ homofobio, kaj en Afriko, estas ankoraŭ multe da laboro por fari.
Estas malfacile taksi, kun certeco, la nombron de samseksamuloj viktimoj pri diskriminacioj.
neniammilitointerni.over-blog.com/tutmonda-tago-kontra%C5%AD-homofobio-samseksamo-plu-subpremata-en-afriko
Homofobiaj agoj estas ofte plenumitaj sen persekuto de ties farantoj, kaj en kelkaj landoj, la leĝo mem punas la samseksamulojn.
Estas ofte malfacile – eĉ neeble – vivi sian samseksamon malkaŝe, eĉ se la samseksamuloj ne suferas samgrade ĉie sur la afrika kontinento.
Kiam oni estas samseksamulo, estas preferinde vivi en Sud-Afriko ol en Kamerunio, Sudano, Ugando aŭ en aliaj landoj kiuj ĉiuj aplikas leĝaron ege subpreman kontraŭ la samseksamuloj.
Sud-Afriko estas aparta kazo. Ĝi fake estas la sola lando kiu leĝigis la samseksaman edziĝon ekde 2006 kaj tiuj paroj ankaŭ povas adopti infanojn. Kiam la sud-afrika Parlamento alprenis tiun leĝon, ĝi baziĝis sur la Konstitucio kiu malpermesas ĉiujn formojn de diskriminacioj, inter kiuj, tiuj bazitaj sur seksa orientiĝo.
Pri tio, Sud-Afriko esta pionira lando. Tamen, surterene, la realo tute ne estas idilia. Ekde kiam oni eliras el la grandaj urbaj centroj, samseksamaj virinoj kaj viroj estas ofte agresataj, eĉ mortigitaj, pro siaj seksaj preferoj.
Senkompata leĝaro

Krom Sud-Afriko, aliloke la leĝaro estas ofte senkompata.
Sur la afrika kontinento, edziĝo inter samseksamuloj ne estas permasata sed plie, samseksamo mem ne estas permesata en multaj landoj. En kelkaj landoj, ĝi eĉ estas konsiderata kiel krimo kaj punita per senprokrasta enkarcerigo.
Tio estas la kazo en Kamerunio kie kreskado de homofobio kaj procento de persekuto estas konstatita.
Tio estas la kazo ankaŭ en Senegalo kie samseksamuloj riskas de unu al kvin jaroj da enkarcerigo kaj monpunon de 100.000 ĝis 1,5 miliono da frankoj CFA (inter 150 kaj 2.300 eŭroj)
Kaj laŭ la freŝdataj deklaracioj de la senegala prezidento – aprilo 2013 – la situacio ŝajne daŭros. Post la malkaŝo fare de la gazetaro de ebla leĝ-projekto celante senpunigadon de samseksamo, Macky Sall emfazis, kun firmeco, ke « la Ŝtato neniam planis tian elekteblecon » kaj ke tio estas tute ne antaŭvidita. Por pravigi tion, la senegala prezidento menciis « bazajn kulturajn valorojn ».
Ankaŭ en Magrebo, la maroka punkodo punas ĉiujn seksajn rilatojn inter du samsekaj personoj, de ses monatoj ĝis tri jaroj da senprokrasta enkarcerigo.
Du samseksamuloj aliparte, aperos lundon 20an de majo antaŭ la maroka justico.
Fine, samseksamo eĉ povas esti mortpunita, por viroj, norde de Niĝerio, Sudano, kaj kelkaj regionoj de Somalio.
En Ugando, la samseksamaj rilatoj povas finatingi punon de ĝismorta enkarcerigo.
Por pravigi tiujn justicajn persekutojn, plejparte el tiuj landoj mencias kulturajn, tradiciajn eĉ religiajn valorojn kaj asimilas samseksamon al dekliniĝo aŭ praktiko importata el Okcidento.

http://www.rfi.fr/afrique/20130516-journee-mondiale-contre-homophobie-homosexualite-toujours-reprimee-afrique