Pluraj miloj da personoj defiladis merkredon sur la stratoj de Numeo alvoke de plursindikata unuiĝo, kiu ankaŭ lanĉis ĝeneralan strikon por denunci multekostan vivon.
neniammilitointerni.over-blog.com/nov-kaledonio-defilado-kaj-%C4%9Denerala-striko-kontra%C5%AD-multekosta-vivo
« Estas pli kaj pli malfacile, la prezoj senĉese plialtiĝas kaj la familioj ege suferas. Ni ne plu eltenas ĉar la politikuloj prifajfas », deklaris al AFP Brigitte, veninta manifestacii kun flago de sia sindikato, Usoenc, aniĝinta al CFDT.
« Iam, tio malbone finiĝos, se la elektitoj daŭre ne aŭskultas nin. La lando estas riĉa sed tro da homoj estas malriĉaj », insistis Joël, ankaŭ en tiu defilado kun amika etoso, kiu amasigis 7.000 personojn laŭ la polico.
La plursindikata unuiĝo, kiu kolektas kvin sindikatojn, ankaŭ organizis ĝeneralan strikon, redaŭrigeblan de 24 horoj al 24 horoj, kaj ĝi antaŭvidas manifestaciojn antaŭ supervendejoj, bankoj kaj benzinaj distribuistoj.
La sindikatoj postulas « realan » malaltiĝon de la prezoj kaj aplikadon de la ekonomiaj kaj sociaj akordoj subskribitaj pasintan junion.
« La elektitoj nur komprenas perfortan rilaton dum ni deziras reformojn kun ili », emfazas Didier Guénant-Jeanson, gvidanto de Usoenc.
Kelkaj disponoj de tiuj akordoj estis efektivigitaj de la lokaj elektitoj, sed neniu struktura reformo sukcesis, pro aparte internaj kvereloj kiuj trairas ambaŭ politikajn familiojn el la arkipelago, la ne-sendependista dekstro kaj la sendependistoj.
Modifo de importad-impostoj, kontrolo de plivaloroj, kreado de imposto pri konstruad-plivaloroj, imposto sur la tuno da nikel-minaĵo ekstraktita aŭ lukto kontraŭ la monopoloj ĉeestas en la listo de la sindikataj postuloj.
« De jaroj homoj plenĝuas en Nov-Kaledonio. Ni vivas en durapida societo, kiu ŝanĝos nur per plena reformo de ekonomio kaj impostsistemo », deklaris Joao d’Almeida, reprezentanto de la Federacio de Funkciuloj.
Merkredon, la gvidantoj de la sindikatoj estis ricevitaj de la registaro kaj ĉe la Kongreso de tiu tre memstara teritorio.

http://www.liberation.fr/societe/2013/05/15/nouvelle-caledonie-defile-et-greve-generale-contre-la-vie-chere_903001