neniammilitointerni.over-blog.com/brazilo-la-indianoj-luktas-por-siaj-teroj-sur-la-bara%C4%B5o-de-belo-monte

En Brazilo, la laborejo de la baraĵo de Belo Monte en Amazonio plu estas paralizita de la koleraj Indianoj. Ili okupas la laborejon de la tria pli granda baraĵo en la mondo kiu inundos iliajn terojn.
Surloke, la streĉo estas intensa, ĉar la indianoj timas perfortan atakon de la polico.
Ĉiuj ĵurnalistoj estis elpelitaj inter kiuj la raportisto de Internacia Francia Radio en Brazilo.
Neniu povas kunigi ilin sen risko pri enkarcerigo.
De post la 2a de majo, la gvidanto de la movado, kaj ties batalistoj Mururuku, okupas tiun gigantan laborejon sur la Ŝinguo rivero, en la ŝtato Pará.
Ili estas pli ol 150 indianoj, viroj armitaj per pafarkoj kaj sagoj, akompanataj de ties edzinoj kaj gefiloj, instalitaj en la administradaj lokoj de la baraĵo.
Ili estas decidemaj kaj rifuzas forlasi la laborejon, sed timas tamen ke la aŭtoritatoj sturmos ilian kampon.
« Ili ja povas provi manipuladon de la opinio atakante nin kaj diri poste ke la Indianoj atakis ilin la unuaj. Kaj prezentis sin kiel viktimoj. Tio estas nia ĉefa timo », asertas Valdenir. Fakte, dekoj da soldatoj peze armitaj estas pretaj interveni.
La Indianoj postulas malfermon de traktadoj kun la brazila registaro ĉar antaŭ fino de du jaroj, iliaj teroj estos inunditaj de la baraĵo, tio estas 500 km2, kaj pli ol 16.000 personoj elpelitaj.
Sed, Valdenir asertas ke la Indianoj ne rezignos : « Ni ne bezonas timi, ĉar ni luktas por niaj rajtoj. Ni estas batalistoj. Ni scias ke ni devas pretiĝi por batalo. Kaj morti se bezonate.

http://www.reporterre.net/spip.php?article4227