neniammilitointerni.over-blog.com/gvatemalo-la-eks-diktatoro-rios-montt-kulpigita-pri-genocido

La eks-diktatoro de Gvatemalo, Efraín Ríos Montt, 86-jaraĝa, estis kondamnita vendredon 10an de majo al puno de 50 jaroj da malliberejo pro genocido, kaj 30 aliaj jaroj pro militkrimoj.
« La agadoj de José Efraín Ríos Montt temas pri genocido (…) kaj la puno kiu kongruas al tio devas esti aplikata », deklaris la juĝisto Jazmín Barrios dum legado de la verdikto kontraŭ kiu la akuzato rajtas apelacii. Li estas la una sud-amerika prezidento kondamnita pro genocido.
Protektata de sia parlamenta imuneco, Efrain Rios Montt tamen eskapis la justicon dum tridek jaroj, antaŭ ol forlasi la parlamenton en 2012. la eks-militisto finfine estis juĝita inter la 19a de marto kaj la 10a de majo kaj agnoskita kiel kulpa pri genocido pro la masakro de 1.771 indianoj en la departemento Kiĉeo, epicentro de la interna milito kiu perforte skuis la landon ĝis 1996.
« Mi ne estas genocidanto (…) Mi neniam permesis, subskribis, ordonis ke oni atencu kontraŭ raso, etno aŭ religio. Mi neniam faris tion ! » li defendis sin ĵaŭdon per akra sed firma voĉo, dum lasta parolo antaŭ siaj juĝoj.
Je la nomo de kontraŭ-insurekcia lukto, en plena malvarma milito, li starigis politikon de « bruligitaj teroj » kontraŭ indiĝenaj komunumoj suspektitaj pri subteno al la maldekstra gerilo, norde kaj nord-oriente de la lando.
Raporto de Unuiĝintaj Nacioj, prezentita de la akuzantoj dum la proceso, prikalkulas 626 masakrojn – inter kiuj 500 vilaĝojn detruitajn – kaj konsideras ke « genocido » ja okazis. Laŭ tiu sama raporto, pli ol 90% el la malobservadoj pri homaj rajtoj disvolviĝis inter 1978 kaj 1984.
Entute, la milito (1960-1996), kaŭzis 200.000 mortintojn kaj malaperintojn, laŭ Unuiĝintaj Nacioj, en tiu lando kiu nombras hodiaŭ 14 milionojn da loĝantoj.
Rios Montt povus krome alfronti novan proceson pro genocido, kaŭze de aliaj masakroj plenumitaj sub lia reĝimo.
http://www.lemonde.fr/ameriques/article/2013/05/11/guatemala-l-ancien-dictateur-rios-montt-coupable-de-genocide_3175504_3222.html