neniammilitointerni.over-blog.com/%C4%88inio-policisto-kaptita-kaj-katenita-de-kamparanoj
VIDEO :
http://www.youtube.com/watch?feature=player_embedded&v=jnJ7s-JQM3E

Malgraŭ cenzuro, fotoj trairas la ĉinan interreton.
Kamparanoj en la provinco Fuĝjano, por protesti kontraŭ konfisko de agroj, kaptis kontraŭ-ribelan policiston, ligis al li la manojn, antaŭ ol virino tiris lin.
Publikigaĵo raportanta la aferon, kiu okazis en la urbo Kŭanzu, estis unu el la plej diskonigita lundon 13an de majo. Ĝi estis publikigita de Kong Zhijong, respondeculo de ceramika uzino.
Laŭ li, preskaŭ mil vilaĝanoj repuŝis la policon kaj la lokajn aŭtoritatojn per ŝtonĵetoj, malkontentaj post konfisko de siaj agroj anstataŭigotaj de rafinejo.
« La foto montras kontraŭ-ribelan policiston kaptitan de kamparanino kiu interŝanĝos lin kontraŭ 13 arestitaj kamparanoj», skribas S° Kong.
Ĉiujare, miloj da « amasaj incidentoj » okazas en la ĉinaj kamparoj.
Multaj el ili estas kaŭzitaj de eksproprietigoj, eĉ se la centraj aŭtoritatoj engaĝiĝis enkadrigi ilin por eviti tumultojn.

http://weibo.blog.lemonde.fr/2013/05/13/chine-un-policier-capture-et-ligote-par-des-paysans/