neniammilitointerni.over-blog.com/eks-orienta-germanio-revelacioj-pri-uzado-de-homaj-kobajoj

La laboratorioj BAYER uzadis homajn kobajojn, laŭ «Der Spiegel».
En sia eldono datita de dimanĉo 12a de majo, la germana semajna gazeto Der Spiegel malkaŝas ke pli ol 50.000 personoj de eks-GDR estis uzitaj kiel kobajoj de la okcidentaj farmaciaj grupoj. Kelkaj ofte mortis, dum tiuj testoj estis praktikataj sen ilia scio.
Ses cent studaĵoj en 50 klinikoj kaj pli ol 50.000 personoj estas koncernataj.
La amplekso de la testoj pri novaj medikamentoj kondukita en eks-GDR – ofte nesiate de la pacientoj – prenas novan dimension.
La semajna gazeto Der Spiegel jam menciis tiun tiklegan dosieron ekde 1991.
Ĝi poste havis aliron al novaj dokumentoj montrantaj ke la bezonoj pri devizoj de la komunista Orienta Germanio en ekstrema situacio dum la 1980-aj jaroj kondukis al praktikoj pli ol suspektindaj.
La nedezirataj efikoj por la pacientoj ofte malbone aŭ tute ne informitaj, kaj la mortoj kaŭzitaj de tiuj testoj, estis duarangaj, ĉar la studaĵoj povis enspezigi po 400.000 eŭroj favore al Orienta Germanio.
Por la okcidentaj germanaj farmaciaj grupoj, kiel BAYER aŭ HOECHST, tiuj kobajoj malmulte kostis. La pli striktaj leĝoj alprenitaj de Okcidenta Germanio povis esti evitataj.
Pridemanditaj de Der Spiegel, la firmaoj koncernataj opinias ke tiuj testoj observis striktajn regulojn. La federacio de esploristoj de la farmacia industrio vidas ĝis nun nenion « neregulan » en tiuj praktikoj.

http://www.rfi.fr/europe/20130512-allemagne-est-rda-rfa-der-spiegel-cobayes-humains-laboratoires-bayer-hoechs