neniammilitointerni.over-blog.com/kubo-havano-manifestacio-por-defendo-de-samseksamaj-rajtoj

Centoj da kubanoj partoprenis manifestacion en Havano por defendo de samseksamaj rajtoj.
La manifestaciantoj, dancante je sonoj de kubanaj tamburoj kongaoj, formis longan marŝadon, kiu trairis la urban centron.
La manifestaciantoj skandis : « Ne al homofobio! Jes al socialismo! ».
La pitoreska marŝado estis gvidata de la aktivistino Mariela Castro, filino de la kuba estro Raul Castro. Ŝi ŝajne konvinkis la kubajn aŭtoritatojn ke ili permesu la manifestaciojn favore al la samseksamuloj.

http://french.ruvr.ru/2013_05_12/La-Havane-manifestation-pour-la-defense-des-droits-des-homosexuels/