neniammilitointerni.over-blog.com/hispanio-gigantaj-manifestacioj-kontra%C5%AD-la-reforma-projekto-pri-edukado

Flava ondego sur Barcelono! Sur la flagrubandoj, la afiŝoj kaj ĉefe la t-ĉemizoj. Miloj da manifestaciantoj, studentoj kaj instruistoj, defiladis sur la kataluniaj stratoj. Ilia celo ? La reforma projekto pri edukado prezentita vendredon ĉe la Parlamento.
Inter la aranĝoj figuras novaj buĝetaj tranĉoj, novaj tipoj da ekzamenoj kaj pli vasta influo de la katolika religio.
Sama scenaro en Valencio. Sur la afiŝtabuloj, la manifestaciantoj skribis sian rifuzon pri reformo konsiderata kiel nejusta kaj diskriminacia por la plej malriĉaj.
Kolizioj eksplodis inter policistoj kaj koleraj manfestaciantoj.
Laŭ la hispana gazetaro, 60% da studentoj kaj instuistoj tiel esprimis sian malkontentecon tra la lando.
En la daŭro de du jaroj, la buĝeto dediĉita al edukado malkreskis je ĉirkaŭ 3 miliardoj da eŭroj.

VIDEO :
http://fr.euronews.com/2013/05/09/manifestations-geantes-contre-le-projet-de-reforme-de-l-education-espagnole/