neniammilitointerni.over-blog.com/israelo-permeso-pri-konstruado-de-296-lo%C4%9Dejoj-en-kolonio-de-cisjordanio

La Israela registaro tagon post tago ŝanĝas sian sintenon pri la koloniado en la palestinaj teritorioj.
Dum la hebrea ŝtato ĵus permesis la konstruadon de 296 loĝejoj en la kolonio Beit El, apud Ramallah en Cisjordanio, militista israela radio anoncis mardon ke la ĉefministro, Benjamin Netanjahu ordonis haltigon de adjudiko por la konstruado de novaj loĝejoj en la judaj kolonioj en Cisjordanio.
« La militista administracio donis permeson por 296 loĝejoj en Beit El, sed temas pri unua etapo de procezo antaŭ ol surterena komenca konstruado », asertis al AFP la militista porparolanto.
Laŭ ĉi-lasta, la konstruado de tiuj loĝejoj enskribiĝas kadre de akordo intervenita en junio 2012 kun la kolonianoj kiuj instaliĝis sen permeso en loĝejoj de la kvartalo Ulpana ĉe Beit El. Tiuj kolonianoj konsentis forlasi la lokojn sen opozicio interŝanĝe kontraŭ promeso konstrui ĉirkaŭ 300 loĝejojn por ili.
Laŭcirkonstanca parolado
Decido kontraŭdira kun la peto adresita de S° Netanjahu al la ministro pri loĝado, Uri Ariel, mardon 8an de majo, pri haltigo de la konstruado en la kolonioj, por ne ĝeni la usonajn klopodojn pri relanĉo de la intertraktadoj kun la palestinanoj. La radio precizigis ke la decido de Netanjahu pri haltigo de adjudiko estas ligitaj al la klopodoj entreprenitaj de la usona prezidento, Barack Obama, kaj la ŝtatsekretario, John Kerry, por relanĉi la traktadojn israelo-palestinajn, blokitajn de septembro 2010.
La Palestina aŭtoritato akuzis Israelon pri « sabotado » de la usonaj klopodoj por relanĉi la pac-procezon.
Pridemandita de AFP, Hagit Ofran, el « Pacon nun », israela NRO oponita al koloniado, denuncis la konstruaĵojn en Beit El.
eo.wikipedia.org/wiki/Pacon_Nun
« Tiu iniciato pruvas ke Netanjahu trompas ĉiujn. Unuflanke li kredigas ke li bremsas la koloniadon kaj aliflanke li permesas la lanĉadon de grandega konstruada projekto », asertis Hagit Ofran.
Laŭ la internacia komunumo, ĉiuj kolonioj, permesitaj aŭ ne de la registaro, estas kontraŭleĝaj.
Pli ol 360.000 israelaj kolonianoj vivas en okupata Cisjordanio kaj ĉirkaŭ 200.000 en la koloniaj kvartaloj ĉe okupata kaj aneksata Orienta Jerusalemo.

http://www.lemonde.fr/proche-orient/article/2013/05/09/israel-donne-le-feu-vert-a-la-construction-de-296-logements-dans-une-colonie-en-cisjordanie_3173993_3218.html