Munkeno : Manifestaciantoj petas klarigon pri la murdo de 9 eksterlandanoj inter 2000 kaj 2006 kaj de policistino en 2007.

neniammilitointerni.over-blog.com/germanio-beate-zsch%C3%A4pe-a%C5%AD-la-fino-de-tabuo

La « proceso de NSU », kaŝita nacisocialisma ĉelo, malfermiĝis en la tribunalo de Munkeno en la mateno de la 6a de majo, por finiĝi samtage, ĝi rekomencos la 14an de majo.
La unua tago tamen ebligis al la gazetaro komenti « la surscenigon de Beate Zschäpe, laŭ Die Welt.
www.welt.de/print/welt_kompakt/article115948456/Zschaepes-Auftritt.html
Post la memmortigo de du aliaj membroj de la ĉelo de Zwickau, Zschäpe fariĝis de antaŭ 18 monatoj « la vizaĝo de ekstremdekstro en Germanio » memorigas la konservativa ĵurnalo.
Prezentiĝinte antaŭ la juĝisto, nek hontema nek timema, en zorgata sinteno, « Zschäpe atribuas al la ekstremdekstra terorismo novan estetikon, kiu rompas – intence - kun tiu bildo de ekstremdekstra perforto karakterizita per kapoj de kruduloj, kun skoltoŝuoj kaj ledbluzonoj. »
Kulpigita pri partopreno al dek murdoj, Beate Zschäpe neniam estis vidita sur la krimlokoj.
Estas tamen vere, daŭras Die Welt, ke en la ekstremdekstraj medioj, la virinoj ne estas malpli perfortaj ol siaj « Kameraden ».
Se la perforto de la virinoj plu estas tabuo, prikomentas la ĉefartikolisto, konvenas ne lasi sin trompi de la afabla aspekto kaj koketado de Beate Zschäpe.
http://www.courrierinternational.com/breve/2013/05/08/beate-zschaepe-ou-la-fin-d-un-tabou