neniammilitointerni.over-blog.com/maroko-60a-malsatstriktago-tarik-et-abdesamad-en-mortodan%C4%9Dero

La du politikaj malliberuloj malsatstrikantaj de la 3a de marto 2013 en la malliberejo de Taza en Maroko, estis translokitaj en gravega stato : malfortiĝintaj, nemoviĝintaj, maldikiĝintaj (po 20 kilogramoj), kun difektita renfiltrado por Tarik Alhamani.
Ambaŭ malliberuloj, Abdesamad Alhajdour et Tarik Al Hamani malstastrikas duan fojon.
Maroka Asocio pri Homaj Rajtoj konstatis la sanstaton ege damaĝitan kaj tre ŝanceliĝantan de Tarik kaj Abdesamad ĉe la malsanulejo.
De iu minuto al alia, de iu horo al alia, dramoj povas okazi en Taza kiel aliloke en aliaj malliberejoj kie aktivistoj malsatstrikantaj estas en mortodanĝero.
La punadministracioj kaj la reĝimo de Maroko estas plene kulpaj pri la sorto de Tarik Al Hamani, Abdesamad Al Haydour kaj la aliaj politikaj malliberuloj malstastrikantaj.
En Taza, 60a malsatstriktago
En Fez, 47a malsatstriktago
En Meknes, 50a malsatstriktago
NI HALTIGU TIUN MASAKRON !
La 1a de majo, la policaj fortoj efektivigis arestadojn de studentoj defilantaj en la urbo Fez.
Amasoj da arestadoj, eniroj kaj eliroj de malliberejoj en Maroko estas la ĉiutaga vivo de la aktivistoj, ĉefe de Nacia Unio de Marokaj Studentoj kaj la Movado de la 20a de februaro (M20F), polica rastado en studentoj okazigis 23 arestadojn kaj detenon en la malliberejo de Ajne Kadous en Fez.
La NRO pri homaj rajtoj en Maroko ne havas permeson viziti la maliberejojn.
La vizito de Juan Mendez, raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj en Maroko, ne efikis en la reĝima traktado rezervita al la manifestaciantoj kaj strikantoj.
Moha Oukziz porparolanto de la subtena komitato al marokaj politikaj malliberuloj
http://www.humanite.fr/fil-rouge/maroc-60eme-jour-greve-de-la-faim-tarik-et-abdessamad-en-danger-de-mort