neniammilitointerni.over-blog.com/tutmondo-%C4%88i-semajne-la-planedo-transiros-la-sojlon-de-400-ppm-da-co2-en-atmosfero

Ekzistas rekordo kiun oni ŝatus ne transiri. Sed jen : ni estas tute proksime superi la sojlon de 400 partikloj per milionoj (ppm) da CO2 (Karbona dioksido) en atmosfero, laŭ la inventaro de la observejo de Mauna Loa.
www.esrl.noaa.gov/gmd/ccgg/trends
Tiu scienca centro bazita en Havajo kaj administraciata de la Instituto Scripps pri oceanografio mezuras de pli ol kvindek jaroj la koncentriĝon de tiu forcejefika gaso en atmosfero.
La observaĵo de la 4a de majo montras ke ni estas tute proksime transiri la sojlon. Ni estas precize je la 4a de majo al 399,68 ppm. La transiro ŝajne okazos post kelkaj tagoj.
Tiu nivelo enskribiĝas en daŭra inklino al koncentriĝa altiĝo da CO2 en atmosfero de post la unuaj observaĵoj fine de la 1950aj jaroj.
CO2 estas la ĉefa forcejefika gaso. Ties koncentriĝo en atmosfero estis ĉirkaŭ 280 ppm dum la 17a jarcento, antaŭ la industria revolucio. Ĝi estis pli-malpli stabila de pluraj miloj da jaroj.
Ni kutime konsideras ke atingo de sojlo je 450 ppm da CO2 kondukus al averaĝa varmiĝo de 2°C kompare kun la antaŭ-industria epoko, kiu povus meti la planedan klimaton en stato de nereversigebla malekvilibro.
Se la nuna disradia ritmo daŭras, la sojlo de 450 ppm estos atingita antaŭ la jaro 2050.
CO2 ne estas la sola zorgodona forcefika gaso. Ankaŭ metano estas grava.

http://www.reporterre.net/spip.php?article4179