neniammilitointerni.over-blog.com/turkio-658.000-arboj-detruitaj-por-projekto-de-flughaveno-en-istanbulo

Istanbulo antaŭvidas konstruadon de tria flughaveno norde de la urbo, proksime de la lago Terkos apud Nigra maro. Tiu-ĉi inkludos ses trakojn kaj jara enhaveco de 150 milionoj da pasaĝeroj, laŭ Binali Yildirim, ministro pri Transportoj.

Ekologia katastrofo tial ke ĝi generos detruadon de virga praarbaro kaj dehakadon de almenaŭ 658.000 arbojn.

Tiu flughaveno kapablos superi la nombron de pasaĝeroj de la plej grandaj ekzistantaj flughavenoj, ĝi do fariĝos grava transira loko.

Tamen, raporto de la ministerio pri Medio kritikas tiun projekton kies media efiko kaŭzos la morton de duon-miliono da arboj el dek malsamaj specioj.

La loko konsistas el densa vegetaĵo kiu agadas kiel natura karbona puto por la urbo Istanbulo. La disvolviĝo de la flughaveno kaj la senabigado kiu akompanos ĝin interrompos la naturan ciklon kaj ege plialtigos la regionan atmosferan poluadon.

Ĉar la arbaroj eltiras karbonan dioksidon (CO2) el atmosfero kadre de fotosintezo kaj do ebligas purigi parton el al atmosfera poluado.

La grandskala senarbigado detruas tiun naturan stokon de karbono kaj liberigas nenormalajn kvantojn da CO2 en atmosferon.

La raporto aldonas ke la konstruado de tiu flughaveno kaŭzos neinversigeblajn damaĝojn sur la arbaro kaj la akva ekosistemo de la regiono.

« La zono antaŭvidita por la projekto kalkulas 7.650 hektarojn dum la arbara areo estas je 6.172 hektaroj. 1.180 hektaroj estas uzataj tie por mina ekspluatado, 660 hektaroj konsistigas lagon, 236 hektaroj estas dediĉitaj al paŝtejo kaj 60 hektaroj estas rezervataj ak kultivaj aktivecoj. Estas 2.513.341 arboj en la regiono : Pinastroj, Pinioj, Nigraj pinoj, Turkaj pinoj, Kverkoj, Karpenoj, Fraksenoj, tilioj, Aceroj kaj Cedroj ».

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pinastro

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pinio

https://eo.wikipedia.org/wiki/Nigra_pino

http://eo.wikipedia.org/wiki/Turka_pino

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kverko

http://eo.wikipedia.org/wiki/Karpeno

http://eo.wikipedia.org/wiki/Frakseno

http://eo.wikipedia.org/wiki/Malgrandfolia_tilio

http://eo.wikipedia.org/wiki/Acero

http://eo.wikipedia.org/wiki/Cedro

La raporto indikas ke 70 bestaj specioj vivas en la arbaro, kaj avertas ke la aranĝo proponita detruos la vegetaĵon kaj ties naturajn regionajn karakterizaĵojn.

Ne forgesante kreskon de la trafiko kaj urbanigado ĉirkaŭ la flughaveno kiu estigos poluadon kaj malkreskon de loĝado.

Istanbulo jam disponas pri du internaciaj flughavenoj : Ataturk sur la eŭropa marbordo kaj Sabiha Gokcen oriente (13 milionoj da pasaĝeroj ĉiujare)

http://www.reporterre.net/spip.php?article4198