neniammilitointerni.over-blog.com/%C4%89inio-manifestacio-kontra%C5%AD-projekto-de-kemia-uzino

Medidefendado pli kaj pli surstratigas la Ĉinojn. Sabaton 4an de majo, la urbo-centro de Kunmingo, ĉefurbo de la provinco Junano, en sud-okcidento, estis invadita de centoj da manifestaciantoj kiuj kontraŭstaras projekton de kemia uzino.

La publika societo China National Petroleum Corporation (CNPC) estas je origino de tiu projekto kiu antaŭvidas produkton de 500.000 tunoj de para-ksileno, noca por sano.

http://en.wikipedia.org/wiki/P-Xylene

La protestantoj surhavis protekt-maskojn.

La fotoj de la kolektiĝo rapide plenplenigis la ĉinajn sociajn retejojn, samkiel ĝiaj depostuloj.

FOTOJ: http://weibo.blog.lemonde.fr/2013/05/04/manifestation-contre-une-usine-chimique-en-chine/

Tiuj pasintaj jaroj, pluraj urboj, Sjamen, Dalian kaj Ningbo, devis forlasi projektojn de para-ksilenaj uzinoj post manifestacioj de loĝantoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Sjamen

http://eo.wikipedia.org/wiki/Dalian

http://eo.wikipedia.org/wiki/Ningbo

La senbrida ekonomia disvolviĝo de tiuj 30 pasintaj jaroj kaŭzis veran ekologian katastrofon en Ĉinio.

Wang Zhengmin, ĵurnalisto en la surloka televido, eksplikas en sia retpaĝo Ŭejbo ke li ne naskiĝis en Kunmingo, sed ke li vivas tie de naŭ jaroj kaj aprezas tiun urbon kaj ties naturan ĉirkaŭaĵon.

http://www.weibo.com/luoyuefeng

« Se oni konstruas tiun uzinon, blua ĉielo ne plus estos, nek blankaj nuboj, pura akvo, verdaj montoj, neniam plu nek pura aero nek brileganta suno ! »