neniammilitointerni.over-blog.com/hungario-ekstrem-dekstra-manifestacio-finfine-permesita

Ekstrem-dekstra manifestacio antaŭvidita en Budapeŝto antaŭ la malfermo de la jara asembleo de la Juda Mond-kongreso, kiu estis malpermesita, finfine estis permesita de la justico.
neniammilitointerni.over-blog.com/hungario-vasta-manifestacio-kontra%C5%AD-antisemitismo

La manifestacio, antaŭvidita sabaton, estis unuatempe malpermesita de la polico sub ordono de la Ĉefministro Viktor Orban. Tiu malpermeso estis juĝita kiel malfrua kaj kontraŭleĝa de la justico.

Viktor Orban deklaris ke la decido de la tribunalo estis « neakceptebla ». Li petis de la Ĉefkortumo interveni kaj de la ministerio pri internaj aferoj ke li malhelpu la kolektiĝon.

La kresko de ekstrem-dekstro kaj kontraŭjudismo en Eŭropo kaj aparte en Hungario, kie pli ol duon-miliono da judoj estis mortigitaj dum holokaŭsto, maltrankviligas la judan Mond-kongreson, kies jara asembleo malfermiĝos dimanĉon dum tri tagoj.

« La tribunalo demonstris ke la decido de la polico malpermesi la manifestacion estigita laŭ senbazaj supozoj, konsistigas gravan malobservadon de la leĝo », deklaris la tribunalo pri Publika administracio kaj Laboro de Budapeŝto, en decido publikigita vendredon en sia retejo.

La polico, kiu malpermesis la manifestacion pli ol du semajnoj post ties anonco, ankaŭ superis la 48-horan templimon antaŭviditan de la tekstoj por taksi la leĝecon de evento, precizigis la tribunalo.

http://www.zonebourse.com/actualite-bourse/Hongrie-Une-manifestation-d-extreme-droite-finalement-autorisee--16810270/