neniammilitointerni.over-blog.com/respubliko-makedonio-1a-de-majo-ne-sindikata-manifestacio

La ĉefa makedonia sindikato plu kaj plu ripetas ke la « socia dialogo » kun la registaro estas preferinda al batalo, kaj ne alvokis al kolektiĝo okaze de la 1a de majo. Laŭ siaj kritikantoj, la Unio de Makedoniaj Sindikatoj estas tute submetitaj al la reganta potenco kaj ne defendas la laboristajn interesojn.

Same kiel ĉiujare, en multaj landoj, la sindikatoj organizis defiladojn kaj alvokis al manifestacio por esprimi la malkontentecon de la laboristoj, ĉefe ĉi-jare pro la ekonomiaj aranĝoj truditaj sekve al Eŭropa krizo.

En Makedonio, la ĉefa sindikato (Unuiĝo de la Makedonaj Sindikatoj, UMS) opinias ke motivo ne ekzistas por manifestacii, malgraŭ la fakto ke Makedonio troviĝas ĉe la kapo de la listo koncerne la nombron de senlaboruloj kaj personojn vivantajn sub la malriĉeca sojlo.

La lando ankaŭ postrestas koncerne la averaĝa salajro (350€), la prezoj de la ĉiutagaj varoj altiĝas kaj la rajtoj de la laboristoj ege reduktiĝas.

La laborkodo, voĉdonita en 2005, poste suferis pli ol dek kvin modifojn, kiuj serioze reduktis, eĉ nuligis kelkajn rajtojn akiritajn de la laboristoj.

Socia dialogo

Malgraŭ tio, USM juĝas ke ĉiuj ekonomiaj kaj sociaj problemoj solviĝas per socia dialogo kun la registaro, kaj ke la rezultoj estas jam videblaj. Laŭ la prezidanto de UMS, Živko Mitrevski, la sindikato devas agadi tutjare, kaj ne unu solan tagon – la 1an de majo…

« Ni aplikas malsaman agad-strategion por la 1a de majo, kaj ĝi montris konkretajn rezultojn.

En 2010, ni lanĉis kampanjon pri varbado de novaj membroj, en 2011, ni agadis por starigo de minimuma salajro (alprenita pasintan jaron), kaj en 2012, ni apogis la leĝon kontraŭ morala turmentado ĉe la laboro – kiu estas nun ekzaminata en la Parlamento.

Ĉi-jare, ni lanĉas la ideon formi surlokajn konsiliojn soci-ekonomiajn por pliigi dungadon en la municipoj », deklaris Mitrevski. Li aldonas ke la agad-tago de la 1a de majo estas decidita de ĉiuj sindikataj branĉoj, kiuj estus pretaj manifestacii se la tri malpermesoj de la socia sekureco - malaltiĝo de la salajroj, masivaj maldungoj kaj malfruiĝo de la emerita aĝo - estus aplikataj, kio ne estas laŭ li la kazo ĝis nun.

Makedonio estas unu el la plej malordigita lando koncerne sindikatismon. 75% el la salajruloj ne estas sindikatanoj, kaj apenaŭ 35% el la laboristoj estas protektataj per sektoraj akordoj, kio signifas ke la rajtoj de la laboristoj pli kaj pli reduktiĝas.

http://balkans.courriers.info/article22380.html