neniammilitointerni.over-blog.com/togolando-manifestacioj-de-la-1a-de-majo-sub-la-standardo-de-nacia-funebro

La ceremonioj de la 1a de majo estis markitaj per soleneco en Lomeo. La manifestaciantoj spitis la pluvon paŝantaj por omaĝi la du lernantojn mortintajn, unu sub la kugloj, kaj la alia frapita ĝismorte de la sekurecaj fortoj.

Faktoj okazintaj sekve al manifestacioj subtene al iliaj strikantaj instruistoj en Dapaong norde de la lando.

Laŭ la Sinergio de la Laboristoj en Togolando (SLT), organizanto de la marŝo, la koro ne emis festi, sed enpensiĝi.

La marŝo de sindikatanoj tra la urbo kondukis ilin ĝis la plaĝo. Nadu Laŭson, kunorganizanto, legis mallongan deklaracion : « En tiu tago de la 1a de majo, ni ĉiuj estas nigre kaj ruĝe, portantaj florojn kaj paŝantaj silente. Kial tia neordinara celebrado de la festo laŭnomita "de la laboristoj" ? La nigro estas la esprimo de nia funebro post la malĝojaj eventoj de Dapaong kie niaj gefiloj mortis sub la frapoj de tiranio kaj subpremo. »

Aliparte, eksplikas la doktoro Aĉi Ŭala de la kunordigado de SLT, la problemoj de la laboristoj en Togolando estas konataj de ĉiuj : « La socia triparta dialogo jam diagnozis la problemojn kiujn spertas la laborista mondo en Togolando. La ĝeneralaj statoj de la publika administracio venis konfirmi, kaj montris la vojon por sekvi. Ni tutsimple petas de la aŭtoritatoj ke ili sekvu tiun vojon por ke ni povu dece vivi per nia laboro. »

« Estas tempo inaŭguri la novan socian kontrakton bazitan sur reciproka aŭskulto », respondis Faure Gnasingbe, prezidento de la Respubliko en Togolando, la 26an de aprilo, antaŭtage de la 53a datreveno de sendependenco : « En tiu tempo, nia lando ne povas elteni ĉiujare gravan socian krizon. »

Ĉiaokaze, venontan vendredon, la membroj de SLT kunsidos en ĝenerala asembleo por taksi la akiraĵojn de tiu unua movado de laboristoj en Togolando de post 1990.

http://www.rfi.fr/afrique/20130502-togo-manifestations-1er-mai-deuil-national-fete-travail