neniammilitointerni.over-blog.com/germanio-50.000-metalurgiistoj-strikas

La sindikato IG Metall, kiu depostulas salajran altiĝon, anoncis aliajn ampleksajn movadojn en la venontaj tagoj.

« Preskaŭ 50.000 salajruloj en pli ol 100 firmaoj partoprenis la unuajn agadojn kaj avertajn strikojn », deklaris la potenca sindikato IG Metall en komunikaĵo.

La Regiona ŝtato de Baden-Virtembergo (sud-okcidento) estis la plej mobilizita, kun ĉirkaŭ 26.500 strikantoj en 50 firmaoj, inter kiuj 9.000 dungitoj el la uzino de Sindelfingen de la aŭto-konstruisto Daimler kaj 3.000 ĉe Porsche Zuffenhausen.

La centra lando, en okcidento kaj nordo de Germanio ankaŭ respondis al la sindikata alvoko. Ĉe Osnabrück, en Malsupra Sakso (nord-okcidento), 1.200 salajruloj de Volkswagen tiel ĉesigis la laboron dum unu horo, laŭ la komunikaĵo.

Altiĝo de 5,5% por 3,7 milionoj da salajruloj

Dum la nokto de mardo ĝis merkredo, ĉirkaŭ 400 laboristoj de la aŭtomobila sub-traktanta firmao Benteler, samkiel la salajruloj de la fabriskisto de kabloj jam ekstrikis.

IG Metall postulas altiĝon je 5,5% ĉi-jare por la 3,7 milionoj da metalurgiaj salajruloj, vasta sektoro kiu inkluzivas aŭtomobilon, mastrumajn aparatojn, duonkonduktaĵojn aŭ elektronikon.

Pluraj serioj da traktadoj jam okazis kun la estrara federacio Gesamtmetall. La organizaĵo, kiu ĉiam komencas la diskutojn sen ciferaj proponoj, fine proponis lundon salajran altiĝon de 2,3% laŭ 11 monatoj ekde la 1a de julio, rifuzita de IG Metall kiu alvokis al striko.

La lasta akordo pri salajro en la germana metalurgio finiĝis la 30an de aprilo.

« Plu teni la premon »


« La dungitaro montris per sia grava partopreno en la efektivigo de la nacia averta striko tion, kion ili pensas pri la propono de la dungantoj : tio ne sufiĉas, opiniis ĵaŭdon la gvidanto de IG Metall, Berthold Huber, citita en la komunikaĵo.

« IG Metall atendas proponon kiu ebligos akordon. Pro tio, ni plu tenos la premon », li aldonis, anoncante « masivajn avertajn strikojn nacinivele por la venontaj tagoj ».

http://www.challenges.fr/economie/20130502.CHA9065/allemagne-50-000-metallos-en-greve.html