neniammilitointerni.over-blog.com/grekio-la-polico-%C5%9Dajne-torturas-la-malliberulojn

La greka ministro pri Justico, Antonis Rupakiotis, plifortigis antaŭ la parlamento la suspektojn pri perfortaĵoj fare de la polico – inter kiuj elektraj malŝargoj – suferigitaj de enkarcerigitoj de Grevena malliberejo (nordo), anoncas hodiaŭ la ministerio.

La ministro estis interpelaciita hieraŭ dum parlamenta komisiono pri asertoj de malliberulaj parencoj, denuncantaj la kondiĉojn de polica atako plenumita komence de tiu monato en tiu malliberejo serĉe de armiloj kaj eksplodoj, sekve al spektakla fuĝo en alia establaĵo.

La polico tuj dementis ĉiajn brutalaĵojn, sed S° Rupakiotis tamen ordonis urĝan enketon.

Atendante la konkludon, la ministro indikas al la parlamento ke la supozataj viktimoj havis « spurojn da similaj brulvundoj ».

« Ili rakontis al mi ke kelkaj estis truditaj kuŝiĝi surtere, aliaj malvestitaj, kaj kelkaj diris ke ili estis celumitaj per tazerpafoj », ĉio sen ĉeesto de prokuroro, kontraŭe al la policaj asertoj, aldonis S° Rupakiotis kiu iris surloken.

« Tial ke mi ne estas kuracisto, mi ne povas nek konfirmi nek malkonfirmi la kaŭzon » de la konstatitaj vundoj, li tamen nuancigis. Laŭ la maldekstra taggazeto Elefterotipia, kiu citis ĵaŭdon raporton de la kuracisto de malliberejo, 28 enkarcerigitoj havis post la polica operaco spurojn de/aŭ malŝargoj, kaj unu suferis pri edemo ĉe la generaj organoj.

NRO kaj aktivistoj pri homaj rajtoj, inter kiuj eks-torturitoj sub la ĵunto de la koloneloj en Grekio (1967-74), anoncis komence de la monato la kreadon de Komitato kontraŭ polica arbitreco kaj torturo, denuncante la banaligon kaj nepunitecon de la policaj perfortaĵoj en Grekio.

http://www.lefigaro.fr/flash-actu/2013/04/26/97001-20130426FILWWW00459-grece-la-police-torturerait-des-detenus.php