neniammilitointerni.over-blog.com/pesticidoj-la-10-fruktoj-kaj-legomoj-plej-infektitaj

La uzado de pesticidoj tiel, kiel oni ĝin konas (insekticidoj, fungicidoj kaj herbicidoj) komencis dum la 70aj jaroj. Kvardek jarojn poste, tiu praktiko estas kutima kaj multaj pesticidaj restaĵoj troviĝas en niaj nutraĵoj.

Ni memoru ke laŭ freŝdataj studaĵoj, ili povas esti kaŭzoj de kanceroj kaj prezenti minacojn por virseksa fekundeco kaj disvolviĝo de la feto.

http://www.ncbi.nlm.nih.gov/pubmed/22155227

Ĉiujare, la Eŭropa Instanco pri Nutraĵa Sekureco (EINS) analizas ĉirkaŭ 70.000 nutraĵojn por determini ties enhavon en pesticidaj restaĵoj.

http://www.efsa.europa.eu/en/efsajournal/pub/3130.htm

Jen kion ĝi trovis, kiel resumas la libro de la inĝeniero-agronomo Claube Aubert, « Manĝi ekologie, estas pli bone! » :

boutique.terrevivante.org/librairie/livres/196/alimentation/conseils-d-expert/458-manger-bio-c-est-mieux.htm

Restaĵoj de 338 malsamaj pesticidoj en la legomoj.

319 en la fruktoj

93 en la cerealoj

34 en la bestaj produktaĵoj
Tamen, ĉiuj fruktoj kaj legomoj ne suferas samgrade. Inter la plej domaĝitaj : cepoj, askalonoj kaj ajlo (kun nur 13,6% el la infektitaj provaĵoj), spinacoj (24,5%), asparagoj kaj poreoj 24,6%) aŭ la radiklegomoj, kiel terpomoj aŭ rafanetoj (26%).

Claude Aubert eksplikas : « La plimulto de la pesticidoj, kaj aparte la insekticidoj estas uzataj ekstere. Ili estas deponitaj sur la fruktoj kaj legomoj pere de ŝprucigiloj. Jen kial la vegetaĵoj kiuj kreskas ene de la tero, kiel terpomoj, estas malpli minacataj pri infektado ».

Bedaŭrinde ĉiuj vegetaĵoj ne kreskas subtere kaj kelkaj suferas pri ĉieesteco de pesticidoj.

Jen kial Claude Aubert rekomendas manĝi plejeble ekologie, ĉar por kelkaj el la priskribitaj vegetaĵoj, la procento de pesticidoj estas dividita per 10 se ili devenas de ekologia agrikulturo.

« La fruktaj ŝeloj estas la parto kie koncentriĝas plejmulte da antioksidantoj kaj vitaminoj. Sed ni povas konsumi ilin nur se ĝi estas ekologia, ĉar en aliaj kazoj, ankaŭ en la ŝelo koncentriĝas la pesticidoj ».

http://www.huffingtonpost.fr/2013/04/24/pesticides-les-10-fruits-et-legumes-les-plus-contamines_n_3148055.html