neniammilitointerni.over-blog.com/israelo-kaj-okupataj-teritorioj-palestina-universitatano-en-administracia-mallibereco

La administracia mallibereco de Ahmed Katameŝ, palestina universitatano, estis plilongigita por la sesa fojo sen pravigo. Malliberulo pro opinio, li estas enkarcerigita de du jaroj sen akuzado.

Ahmed Katameŝ, 63-jara, eksciis merkredon 24an de aprilo 2013 ke li estos enkarcerigita dum almenaŭ kvar pliaj monatoj ekde la 29a de aprilo. La enkarcerigo de tiu viro celas malkuraĝigi la politikajn agadojn de aliaj maldekstraj aktivistoj palestinaj.

Malliberulo pro opinio, enkarcerigita nur ĉar li esprimis siajn politikajn konvikojn je neperfora maniero, Ahmed Katameŝ estas unu el ĉirkaŭ 160 palestinanoj nuntempe enkarcerigitaj de la Israelaj aŭtoritatoj pro ordonoj de administracia mallibereco.

Tiuj aranĝoj ebligas teni malliberaj personojn por senlima daŭro surbaze de sekretaj pruvoj, kiujn la militistaj prokuroroj malkovras nek al la enkarcerigita persono nek al lia advokato. La malliberuloj tiel ne ĝuas la fundamentan rajton al defendado.

La kruela naturo de la administracia mallibereco signifas ke la enkarcerigitoj kaj ties familioj vivas en daŭra stato de necerteco. Ofte, kiam ordono atingas fintempon, la starigo de nova ordono neniigas iliajn esperojn.

(…)
Internacia Amnestio petas de la israela registaro ĉesigi uzadon de administracia mallibereco kaj liberigi ĉiujn personojn submetitajn al tiu formo de mallibereco, krom se ili estas kiel eble plej rapide akuzataj pri pundeliktoj antaŭviditaj de la leĝo kaj juĝita konforme al la internaciaj normoj pri justeco.

Ahmad Katameŝ estis jam enkarcerigita sen akuzado dum pli ol kvin jaroj en la 1990-aj jaroj. Post lia liberigo, li rakontis sian travivaĵon, inkluzive torturajn agadojn kaj mistraktadojn kiujn li spertis, laŭ sia aserto, en libro titolita "I Shall Not Wear Your Tarboosh".

www.amnesty.fr/AI-en-action/Protegeons-les-personnes/Personnes-en-danger/Actualites/Israel-et-territoires-occupes-un-universitaire-palestinien-en-detention-administrative-8481