Ukrainio primemoris, vendredon 26an de aprilo, la 27an datrevenon de la plej grava katastrofo de civila nukleo, okazinta en Ĉernobilo en 1986.

Eĉ antaŭ tagiĝo, dekoj da personoj deponis florojn kaj flamigitajn kandelojn piede de monumento al viktimoj de Ĉernobilo ĉe Slavutiĉo, urbo situata kvindek kilometrojn for de la centralo, kie loĝis multaj dungitoj de la laborejo.

En Kievo, parencoj de viktimoj kaj ukrainiaj respondeculoj partoprenis ceremonion antaŭ la memormonumento.

Sur la flagrubando : « Ni plenumos la ordonojn de la registaro »


GREENPEACE MENCIAS 100.000 MORTINTOJN LIGITAJN AL RADIOAKTIVECO


En 1986, miloj da « likvidatoroj » estis senprotekte senditaj sur la akcidentitan lokon por estingi la incendion kaj enfosi la tuŝitan reaktoron.

La scienca komitato de Unuiĝintaj nacioj pri la radiaj efikoj agnoskas la morton nur de 31 manipulantoj kaj fajrestingistoj rekte ligitaj al la katastrofo, dum la NRO Greenpeace mencias almenaŭ 100.000 mortintojn imputeblajn al la radioaktiva infektado.
La eksplodo de la centralo de Ĉernobilo infektadis grandan parton de Eŭropo, sed ĉefe Ukrainio, Rusio kaj Belorusio, ĉi-tempe respublikoj de Sovetunio.

VIDEO : http://www.youtube.com/watch?v=lwxNfy79gl4

Ses ĝis sep milionoj da personoj plu vivas en la 150.000 kvadrataj kilometroj da teritorioj infektataj per cezio.

De post la haltigo en 2000 de la lasta el la kvar reaktoroj, la centralo restas sub kontrolado.

http://www.lemonde.fr/europe/article/2013/04/26/l-ukraine-commemore-tchernobyl-dont-c-est-le-27e-anniversaire_3167406_3214.html